Floranta majo, pompa lirikaro sur Tiantai-monto

(GMT+08:00) 2016-05-27 14:44:53     Redaktoro:Li Lu


En majo, florantas azaleo sur la monto Tiantai en la provinco Zhejiang. Pli ol 200 junaj talentaj poetoj kunvenis en la ĉina monto fama pro amo por montri sian genion kaj atendi la premiadon, organizitan de la loka rilata fako kun la apogo de Ĉina Verkista Asocio, Ĉina Instituto por Poemoj, Periodaĵo pri Ampoemoj kaj aliaj rilataj organizoj. Raportisto de Ĉina Radio Internacio faris raportadon pri la aktivado.

1. "Renkontiĝo en Tiantai"---unua Tutlanda Kunveno pri Poemoj kaj Prozoj

La 13an kaj 14an de majo, 2016, inaŭguriĝis en Taintai, urbeto de

Zhejiang-provinco la unua nacia kunveno de poetoj kaj prozistoj en la Hotelo Guoqing. La kunvenon prezidis Hu Hongshuang, vicprezidanto de la Aŭtora Asocio de Ĉina Ministerio pri la Landteritorio kaj Resurso. Fama poetino, redaktorino de la poemperiodaĵo GUANJU, sinjorino Penseo salutis al la kunveno:

"Estas malofte la pompa kunveno pri poemoj. Tiantai-monto estas bela kaj gracia, kun profunde kultura enhavo kaj abundo da tradiciaj versaĵoj."

En la inaŭguro, oni laŭdis la gubernion Tiantai, ke ĝi praktikas la ideon kulture potencigi urbeton, kaj per la kunveno prosperigi la lokan kulturan aferon. Oni deziras, ke ankoraŭ pli da literaturistoj venu al Tiantai, priskribu Tiantai por ke pliaj konu Tiantai.

Dekoj da poetoj estis distingitaj pro sia pasia verkado kaj la belaj poemoj. Paralele estis la premiado por la prozaĵoj elstaraj en la konkurso de Xu Xiake-literaturaĵoj kaj ceremonio por unua eldono de la seriaj libroj sub la projekto de Ĉina Orpunkta Poemaro.

Raportistino laŭplaĉe intervjuis kun premiita poeto el Nankino. Tiu poeto portas la poezian nomon Idilia Herbulo,kies premiita poemo titoliĝas "48 amleteroj al Nankino", por la 48 respektivaj vidindaĵoj de lia naskiĝloko.

2. En la nomo de amo ---- poemrecita vespero en urbeto Baihe (blanka gruo)

La sekvantan tagon, la kunveno organizis ekskursojn respektive al la

Nubpinto de Tiantai-monto kaj Valo nomata Longchuanxia, tio signifas, ke drako pasas tra la valo. Vespere, la ekskursanoj ariĝis en la urbeto kun la bela nomo Blanka Gruo, ĉine Baihe.

Ĉe la kultura centro de la urbeto Baihe estis festeno de poema spektaklo, kiu komencis la Amkulturan Semajnon de la urbeto. La poetoj sinsekve sursceniĝis por kontribui siajn versojn al la Monto, al la amo kaj al la poemado.

"La amo de Tiantai estas el la nubo, fore supra sed pure blanka

Korinkliniĝo al la ĉielo gardas la bluan hejmĝardeno

La amo de Tiantai estas el la kresto, pompe stara sed flora gracia.

Necedemo kun firmo estas ĝia natura kvalito.

La Amo de Tiantai estas nuance varia, trasezone alterna

Ni ĉiuj estas amantaj kaj ankaŭ amataj en la monto ama".

Poetino Kang Qiao el Pekino kontribuis sian recitadon de la provizora verkado: La Amo de Tiantai-monto. La recitado de poetoj unu post alia kaj prezentado de tradiciaj ĉinaj instrumentoj kun la skribarto estas afekta fone de la variaj lumbildoj.

3. Nubpinta Tiantai kaj Drakpasanta Valo

La poetoj ekskursis al la monto Tiantai gvidata de la organizantoj.

Maje sur Tiantai-monto pompe floras azaleoj inter la surteresa teĝardeno. De antikvece la monto Tiantai estas loko adorata de literaturistoj de diversaj dinastioj. Nur en la Tang-dinastio (618—907) pli ol 400 poetoj sinsekve venis tien kaj kreis la vojon de Tang-poemoj. Ili postlasis sennombrajn majstrverkojn, kiuj perle brilas en la historio de ĉina literaturo.

Tiantai-monto kortuŝas nunajn poetojn per la legendo de Liu kaj Ruan. Inter la popolanoj estas legendo, ke antikvece du junuloj Liu kaj Ruan aliris la monton por kolekti medicinherbojn kaj renkontis belajn feinojn. La du paraj gejunuloj enamiĝis kaj geedziĝis. En la ĉina literaturo troviĝas abunde da ĉapitroj priskribantaj la amrakonton de Tiantai en diversaj ĝenroj.

Zhang Yuzhu kaj Yang Jianghua faris recitadon sub la temo: la herbo aroma, sur la monto ama, rakontante la amhistorieton.

Drakpasanta Valo estas alia vidaĵo de Tiantai-monto, kie fluas inter

valetoj akvofluoj triŝtupara, eskala kaj drapira. Laŭ la monta vojeto irita antikvece de granda vojaĝanto Xu Xiake (1587—1641), feliĉaj turistoj probable kaptas la momenton foti ĉielarkon, kies sepkolora iluzio mirinde flagris inter la akvofalo, reflektata kontraŭ la sunradio vertikale aŭ horizonte, oni nepre suspiris pri la natura miraklo.

4. Guoqing-templo kaj 1400-jara umearbo:

Guoqing-templo estas la plej fama en la Monto Tiantai. La lastan tagon de la kunveno, la poetoj kune vizitis la templon kaj spertis la budhisman tradicion.

La templo konstruita en la jaro 598 en la dianstio Sui havas grandan influon en Koreio kaj Japanio. En la templo estas sutro-deponejo konstruita sub la monhelpo de Koreoj en la 90-aj jaroj de la pasintjarcento. Kaj, ĉiujare japanaj budhistoj are venas por adori sian praulon de Tiantai-sekto. Oni kredas, ke la templo atestas la amikecon inter la tri landaj popoloj.

Plej mirinde estas, ke en la templo estas umearbo jam pli ol 1400-jara. La umeo ĉiujare fruktodonas, tamen dum la dek jaroj (1966—1976) de "Kultura Revolucio" ĝi rifuzis doni fruktojn. La animita arbo estas en tre bona flego, kun la trunko fortika kaj folioj densaj.

La seminario pri poemado kadre de la poema kunveno okazis en la virta temple, kaj ja fermiĝis la kunveno ĉi-tie .

5. Viziti la muzeon de la harmonia kulturo

La lasta vizito estas ekster la kunveno. Sinjoro Xu Yongen, fakulo de

Tiantai de Sociscienca Instituto, gvidis nin al Tiantai Muzeo pri Harmonia Kulturo (Hehe-kulturo).

La harmonia kulturo burĝonis en frutempa antikveco, evoluis laŭ la historio de pli ol du mil jaroj. Ĝi enhavas la signifon tian: harmonioj en familio, en socio, en etngrupo, en ŝtato kaj en la mondo. La muzeo montras objektojn pri la harmonia kulturo. Direktoro de la muzeo sinjoro Shen Zhongming diris:

"Niaj prauloj kreis nekompareblan ĉinan kulturon, dum la harmonio

kremiĝis inter diversaj kulturoj."

La muzeo konservas preskaŭ mil objektojn pri la harmonia kulturo. Estonte, la muzeo disvolvos intenacian kulturan interŝangon por efektivigi la revon kiel la ŝtatan strategion krei la forumon de ĉina tradicia kulturo.

Oni atendas la aliĝon de Esperanto, kies uzantoj ja direktiĝas al la mondo akorda kaj harmonia.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin