Vi ne bezonu atendi tiom longe kiel mi

(GMT+08:00) 2016-05-30 13:22:26     Redaktoro:Xiong Linping

La hispana retejo Upsocl raportis en la 25a de majo, ke inter tiuj studentoj, kiuj ĉi-jare diplomiĝis el la usona universitato Columbia, estas maljunulo 67-jara kaj nomata David Norman. La fenomeno de la afero kuŝas ne nur en lia aĝo, sed ankaŭ en tio, ke iam li estis toksomaniulo kaj komercisto de narkotaĵo.

De sia infaneco li kreskis en loĝkvartalo vigla je komercado de narkotaĵo. Influate de la malfavoraj cirkonstancoj Norman komencis drinki ekde sia aĝo de 11 jaroj, kaj preni drogon aĝe de 15. Poste li fariĝis komercisto de narkotaĵo. Enprizoniĝinte, li komencis repensi tion, kion li faris dum sia vivo. En la prizona restado li amiĝis al legado kaj eklernis la hebrean lingvon. Li, kiel kunaganto, engaĝiĝis en la programo, en kiu oni instruis al ĵuselirintoj el prizono teknikon por ke ili revenu al la socio.

En la jaro 2000 Norman liberiĝis. Li trovis postenon en hospitalo, kaj tie li aliĝis al la programo, kiu celis helpi turmentitajn infanojn. Ĝuste pro tiu labora sperto Norman, kiel asistanto, akiris la ŝancon de esplora projekto de la universitato Columbia, kaj la universitato permesis al li ĉiujare studi el sep nedevigaj kursoj. Tiel Norman iĝis la plej aĝa studento en la klaso. En la diplomiĝa ceremonio Norman sidis antaŭe de la studentoj, kun larmoj ekscitaj kaj emociaj.

Nun Norman havas planon verki aŭtobiografion, kaj la titolo de la libro, laŭ li, estas "Vi Ne Bezonu Atendi Tiom Longe kiel Mi".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin