Fokusoj de la Semajno (Maj. 27)

(GMT+08:00) 2016-05-27 11:27:13     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Usona prezidento Barack Obama konfirmis lunde, ke talibana gvidanto Mullah Akhtar Mansoor estis mortigita en aviadila atako de la usona armeo.

Obama diris en deklaro, "Ni forigis la gvidanton de organizo, kiu daŭre komplotis kontraŭ kaj lanĉis atakojn al usonaj kaj koaliciaj trupoj por militi kontraŭ la afgana popolo, kaj sin aliancis kun ekstremismaj grupoj, inkluzive de Al-Qaida."

Obama diris, ke la talibana gvidanto Mansoor malakceptis penadojn, faritajn de la afgana registaro "por serioze partopreni en paca intertraktado kaj fini la perforton, kiu prenis la vivojn de sennombraj senkulpaj afganaj viroj, virinoj kaj infanoj".

La Pentagono diris en sia deklaro, ke la aeratako kontraŭ Mansoor estis lanĉita sabate en fora regiono ĉe la landlimo inter Afganio kaj Pakistano.

Merkrede la afgana Talibano konfirmis la morton de Mansoor en la aeratako de Usono. La radikala grupo diris en sia deklaro, ke Moulavi Haibatullah Akhunzada estis nomumita kiel nova ĉefo de Talibano.

Usona prezidento Barack Obama lunde anoncis nuligon de kelkdekjara armila embargo kontraŭ Vjetnamio.

Obama faris la anoncon en gazetara konferenco kunprezidita kun vjetnama prezidanto Tran Dai Quang en la vjetnama ĉefurbo Hanojo dum sia oficiala vizito al la lando. Kiam li respondis demandojn de mediatoj dum la konferenco, li klarigis, ke Usono povas vendi militajn armilojn al Vjetnamio laŭ specifaj kondiĉoj. La vjetnama prezidanto diris, ke la vjetnama flanko bonvenigas la usonan decidon komplete nuligi armilan embargon kontraŭ Vjetnamio.

Usono komencis armilan embargon kontraŭ norda Vjetnamio sub la komunista regado en 1964, kaj en 1984 Usono enigis Vjetnamion en la liston de landoj de la Internacia Regularo pri Armila Komerco, al kiuj estis malpermesita la akiro de defendaj varoj kaj defendaj servoj.

Ĉinio merkrede diris, ke la starpunkto de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo pri la demando de la Suda Ĉina Maro reflektas justa opinion de la internacia komunumo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris en regula gazetara konferenco, ke la filipina iniciato pri arbitracio de la Suda Ĉina Maro fariĝis elstara faktoro, kiu alportas negativan influon al paco kaj stabileco en la Suda Ĉina Maro kaj malutilas al la mara ordo de la regiono. La arbitracio iniciatita de Filipinoj, kiu ignoras la fundamentajn faktojn kaj tretas leĝon en la nomo de laŭleĝa regado, estas neakceptebla por ĉiuj respondecaj landoj.

Hua diris, ke Ĉinio opinias, ke la starpunkto de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo estas ĝust-tempa kaj reflektas justan opinion de la internacia komunumo kaj konformas al la ĝenerala internacia praktiko solvi disputojn per intertraktado kaj konsiliĝo.

Marde post la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj el la membroŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, Rashid Alimov, ĝenerala sekretario de la organizo, faris deklaron pri demando de la Suda Ĉina Maro. La deklaro diris, ke la membroŝtatoj de la organizo subtenas, ke koncernataj landoj pace solvu teritoriajn kaj marajn disputojn laŭ kondiĉoj de duflankaj interkonsentoj kaj la Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro kaj per amika konsiliĝo kaj intertraktado. Ili opiniis, ke devas esti respektata la rajto de suverenaj landoj pri elekto de maniero por solvado de disputoj, kaj en tiu kunteksto ili rezolute oponas la enmiksiĝon de landoj ekster la regiono kaj kontraŭstaras al internaciigo de la demando pri la Suda Ĉina Maro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin