Usona armeo: nova gvidanto de afgana Talibano havas du elektojn

(GMT+08:00) 2016-05-27 13:08:56     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de la usona Departemento de Defendo Peter Cook diris ĵaŭde dum intervjuo kun mediatoj, ke por la nova gvidanto de la afgana Talibano estas du elektoj: reveni al la intertraktado aŭ suferi fiaskon en batalo.

Merkrede la afgana Talibano konfirmis la morton de Mullah Akhtar Mansoor en la aeratako de Usono. La radikala grupo diris en sia deklaro, ke Moulavi Haibatullah Akhunzada estis nomumita kiel la nova ĉefo de Talibano. Raporto diris, ke tuj post la enoficiĝo Akhunzada klare promesis venĝi sian antaŭulon kaj rifuzis intertraktadon kun la afgana registaro.

Cook diris, ke la nova gvidanto de Talibano devas fari respondecan elekton kaj rekomenci la pacan intertraktadon kun la afgana registaro. Li aldonis, ke kiel aliancano Usono helpos al Afganio altigi la batalkapablon de sekurectrupoj. Li opiniis, ke la afganaj sekurectrupoj kapablas konservi enlandan stabilecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin