Media Asembleo de UN okazigis altnivelan kunvenon en Najrobio

(GMT+08:00) 2016-05-27 13:37:55     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĵaŭde en Najrobio okazis altnivela kunveno de la 2a Media Asembleo de UN. Ĝin ĉeestis proksimume 2 000 reprezentantoj el 173 landoj kaj pli ol 20 internaciaj kaj neregistaraj organizoj. Kenja prezidento faris paroladon en la malferma ceremonio, kaj plenuma direktoro de la Media Programo de UN Achim Steiner faris raporton pri plenumo de mediprotektaj celoj de la tagordo pri daŭripova disvolvado 2030.

La Mediprotekta Ministerio de Ĉinio kaj la Media Programo de UN kune publikigis raporton pri la ĉina strategio kaj agado pri ekologia civilizacio. La raporto diris, ke ekologia civilizacio estas parto de la 13a kvin-jara plano, kaj Ĉinio promesis redukti la konsumon de akvo per 23%, tiun de energio per 15%, kaj la emisiadon de karbona dioksido po unuo de la malneta enlanda produkto per 18% antaŭ la fino de 2020.

Ĉina ministro pri mediprotekto Chen Jining faris teman prelegon pri efektivigo de la tagordo pri daŭripova disvolvado 2030. Li diris, ke Ĉinio estas unu el la landoj, kiuj plej frue prezentis kaj efektivigis la strategion de daŭripova disvolvado, kaj en la pasintaj 15 jaroj Ĉinio plenforte plenumis la jarmilajn celojn kaj akiris gravajn progresojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin