Ĉina prezidanto kondolencas Srilankon pro inundoj kaj terlavangoj

(GMT+08:00) 2016-05-27 13:57:54     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis kondolencan mesaĝon al sia srilanka paralelulo Maithripala Sirisena pro la ruinigaj inundoj kaj terlavangoj, kiuj trafis la landon en la lasta semajno.

En la mesaĝo, Xi funebris pri la mortintoj kaj esprimis kondolencojn al la suferintoj. Li diris, ke la ĉina registaro plene subtenas katastrof-reduktajn klopodojn de Srilanko, promesante helpon kaj subtenon laŭ sia eblo por helpi la batalon kontraŭ la katastrofoj kaj postkatastrofan renormaligon de la lando laŭ ĝiaj postuloj.

La ĉina prezidanto kredis, ke la srilankaj registaro kaj popolo venkos la naturajn katastrofojn kaj rekonstruos siajn hejmojn kiel eble plej rapide.

Ĝis ĵaŭdo, almenaŭ 102 srilankanoj estis mortigitaj kaj pli ol 200 mil fuĝis el siaj hejmoj pro la inundoj kaj terlavangoj en la lasta semajno. Ĉirkaŭ 30 mil domoj estis tute detruitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin