Komunista Partio de Ĉinio subvencios maljunajn membrojn

(GMT+08:00) 2016-05-27 20:20:07     Redaktoro:Yu Rongkang

La Komunista Partio de Ĉinio liveros subvenciojn al maljunaj kaj malriĉaj membroj okaze de la 95a datreveno de sia fondo.

La Organiza Departemento de la Centra Komitato de la Partio diris en deklaro vendrede, ke ĝi asignis 173 milionojn da juanoj (26,4 milionoj da usonaj dolaroj) el la kotizoj de partia membreco kiel subvenciojn por tiuj, kiuj membriĝis al la partio antaŭ 1949, kaj ankaŭ por malriĉaj kaj handikapitaj membroj.

La departemento ankaŭ petis aŭtoritatojn viziti hejmojn de tiuj homoj. Ĉinio festos la fondiĝan datrevenon de la Komunista Partio de Ĉinio en la 1a de julio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin