Novaĵoj (Majo 30)

(GMT+08:00) 2016-05-30 19:25:55     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 30a de majo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĝenerala vicsekretario de UN admiris gravan kontribuon de Ĉinio al la packonserva agado de UN; Francio kaj Germanio memorfestis la centan datrevenon de Verduna Batalo. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn.

Lastatempe ĝenerala vicsekretario de UN pri packonservado Hervé Ladsous diris intervjuate, ke en la lastaj jaroj Ĉinio jam fariĝis grava kontribuanto por la packonserva agado de UN, kaj UN serĉos plu kunlaboron kun Ĉinio en ĉirilata kampo.

Ladsous diris, ke Ĉinio sendis plej multe da blukaskuloj inter la kvin konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de UN. Nun Ĉinio okupas la duan lokon inter landoj, kiuj financas la packonservan agadon de UN. Li diris, ke ĉinaj blukaskuloj, bone ekipataj, bone trejnitaj kaj memdisciplinaj faris sufiĉan preparon por plenumi la taskojn. Ili laboris por UN kaj establis bonajn rilatojn kun lokanoj.

Laŭ donitaĵoj de UN, nun pli ol 3 000 ĉinaj blukaskuloj servas en Sud-Sudano, Libano, Malio kaj aliaj landoj. De 2016 ĝis 2018, Ĉinio portos 10.2% de la elspezoj por la packonserva agado de UN, okupante la duan lokon post Usono.

Franca prezidento Francois Hollende kaj germana ĉefministro Angela Merkel ĉeestis ceremonion dimanĉe en la franca urbeto Verduno por memorfesti la 100an datrevenon de la Verduna Batalo, turnopunkto de la Unua Mondmilito.

Merkel diris en la ceremonio okazigita de la verduna magistrato, ke Verduno signifas ne nur la kruelecon kaj absurdecon de la milito, sed ankaŭ estas la simbolo de historiaj lecionoj kaj la repacigo de Francio kaj Germanio.

Hollande diris, ke la dek-monata sanga batalo rezultigis la morton de pli ol 300 mil homoj de la du landoj, kaj nun tiu urbo komunikas la mesaĝon de espero. Li aldonis, ke antaŭ cent jaroj Eŭropo perdis la orientiĝon en Verduno, kaj nun la urbo kontribuas por paco kaj amikeco inter Francio kaj Germanio.

Ĝenerala Sekretario de UN Ban Ki-moon kaj la Sekureca Konsilio dimanĉe kondamnis letalan teroristan atakon en centra Malio, kiu mortigis kvin blukaskulojn.

La kvin blukaskuloj el Togolando estis mortigitaj kaj unu alia grave vundita en embusko de nekonataj atakantoj kontraŭ aŭtovico de UN je ĉirkaŭ 30 kilometroj okcidente de la urbo Sevare en centra Malio.

Estis pli konsterna la atako kontraŭ la Multdimensia Integrita Stabiliga Misio de UN en Malio, kiu okazis en la Internacia Tago de Packonservantoj de UN. Proparolanto de la ĝenerala sekretario diris en deklaro, ke Ban esprimas sian elkoran kondolencon al la familioj de la kvin blukaskuloj, kiuj mortis por la afero de paco, kaj al la registaro kaj popolo de Togolando. Li alvokis rapidan agadon por porti efektivigantojn de la krimo al justico.

La deklaro diris, ke Ban diris kun malĝajo, ke tiu atako kontraŭ la Multdimensia Integrita Stabiliga Misio de UN en Malio okazis en la Internacia Tago de Packonservantoj de UN, kiam la viroj kaj virinoj servantaj sub la flago de UN kun honoro, kuraĝo kaj sindonemo estas honoritaj. Li emfazis, ke ajna terorismo estas unu el la plej seriozaj minacoj al internaciaj paco kaj sekureco; ia ajn terorista aktiveco estas krimo nepravigebla malgraŭ iu ajn homo pro iu ajn motivo en iu ajn loko kaj tempo.

Funkciulo el la Alta Komisarejo de UN pri Rifuĝintoj diris, ke ĉirkaŭ 700 migrantoj kaj rifuĝintoj eble mortis en tri ŝippereoj, kiuj okazis en la suda Mediteraneo en la lasta semajno.

Carlotta Sami, proparolanto de la alta komisarejo diris dimanĉe, ke la ĉefa akcidento, kiu okazis en merkredo de la lasta semajno, rezultigis la morton de ĉirkaŭ 100 rifuĝintoj. En la sekva tago senmotora ŝipo kun rifuĝintoj renversiĝis, kaj la postvivantoj diris, ke en la ŝipo estis pli ol 670 homoj. Serĉantoj savis 104 homojn kaj trovis 15 kadavrojn, kaj 550 aliaj restis malaperintaj. Oni konfirmis, ke la vendreda akcidento kaŭzis la morton de 45 homoj, kaj multaj malaperis.

La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris en sia komunikaĵo, ke Lavrov kaj Kerry diskutis pri la situacio en Sirio kaj la rusa propono pri komuna agado kontraŭ terorismaj grupoj kaj armitaj ribeluloj, kiuj malobservis la interkonsenton pri batalhalto.

Irana ministro pri kulturo kaj islama gvidado Ali Jannati diris dimanĉe, ke la plenumo de haĝa ceremonio por iranaj pilgrimantoj estas neebla ĉi-jare.

Irana Brodkasto de Islama Respubliko raportis, ke Jannati diris, "Ni supozis atendi ĝis dimanĉo la respondon de Saud-Arabio pri niaj vidpunktoj en la intertraktado. Sed, la paroloj de la saud-arabia flanko kun la iranaj reprezentantoj, kaj iliaj obstrukcoj montris, ke la plenumo de haĝa ceremonio por iranaj pilgrimantoj estas neebla ĉi-jare." Li aldonis, ke la Irana Organizo de Haĝo kaj Pilgrimo lunde anoncos tion en deklaro.

En januaro Saud-Arabio ekzekutis ŝijaiston, kaj tio kaŭzis rompiĝon de diplomatiaj rilatoj inter Saud-Arabio kaj Irano. Ekde aprilo la du landoj kelkfoje intertraktis, tamen ili ne povis veni en akordon pri flugoj, vizo de tria lando kaj sekurecaj rimedoj por la haĝo de iranaj pilgrimantoj.

En la komenco de la kuranta jaro forte fluktuis la akcimerkato de Ĉinio kaj la kurzo de juano devalutis. Poste serio da donitaĵoj pri anticipo de ekonomia kresko vekis maltrankvilon de mediatoj en Britio, Usono kaj aliaj landoj pri malrapidiĝo de la ekonomia kresko de Ĉinio. Iuj dubis, ke la tutmonda recesio estas kaŭzita de Ĉinio. Brita klerulo Martin Jacques, specialisto pri Ĉinio, diris, ke la asertoj pri "kolapso de la ĉina ekonomio" serioze troigis la faktojn, kaj la profunda kialo de la dubo de okcidentanoj pri la ekonomia perspektivo de Ĉinio kuŝas en ilia necerteco pri la politika sistemo de Ĉinio.

Jacques diris, ke fundamente dirite la maltrankvilo de la Okcidento pri la ekonomia disvolvado de Ĉinio venas el la nesciado kaj malkonfido de la politika sistemo de Ĉinio. Li rimarkigis, ke estas multaj punktoj en la ekonomia disvolvado de Ĉinio, inkluzive de esploro kaj ekspluatado de nova energio kaj eksporto de tekniko de altrapida fervojo. En oktobro de la lasta jaro, ĉina prezidanto Xi Jinping faris ŝtatan viziton al Britio, kaj la du flankoj subskribis interkonsentojn de kunlaboro kun la valoro de 40 miliardoj da sterlingaj pundoj. Britio bonvenigas ĉinajn entreprenojn partopreni en ĝiaj prorgamoj pri nukleenergio kaj altrapida fervojo.

Li diris, ke Britio klare vidis la leviĝon de Ĉinio kaj aktive antaŭenpuŝas ekonomiajn kaj interhomajn interŝanĝojn kun Ĉinio. Tamen, se Britio elektos retiron el EU en la junia plebiscito, tio neeviteble alportos negativan influon al la duflanka kunlaboro.

Finiĝis la novaĵoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin