Novaĵoj (Junio 1)

(GMT+08:00) 2016-06-01 16:27:44     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 1-a de junio, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke ĉefministro Li Keqiang kunsidis kun reprezentantoj de Azia Novaĵ-Reto; elektita filipina ministro pri eksterlandaj aferoj subtenas solvadon de maraj disputoj kun Ĉinio per intertraktado. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun reprezentantoj de aziaj mediatoj, kiuj venis al Ĉinio por ĉeesti jarkunvenon de la Azia Novaĵ-Reto.

La reprezentantoj de mediatoj de Tajlando, Indonezio, Korea Respubliko, Laoso, Pakistano, Singapuro, Hindio kaj aliaj aziaj landoj kaj regionoj direktis demandojn pri politiko de Ĉinio por najbaraj landoj, la regiona situacio kaj la rilatoj de Ĉinio kun la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj kun koncernataj landoj. Li respondis iliajn demandojn kaj faris profundan interŝanĝon kun ili.

Li diris, ke kiel la plej granda evoluanta lando, Ĉinio ankoraŭ havas longan vojon por realigi modernecon. Li asertis, ke aziaj landoj estas bonaj najbaroj de Ĉinio, kaj la komunaj interesoj de tiuj landoj kaj Ĉinio estas pli grandaj ol iliaj diferencoj. Li ankaŭ akcentis, ke Ĉinio volas klopodi kune kun la landoj por konservi la pacan kaj stabilan internacian medion, kiu estas bezonata por evoluo, senĉese plivastigi la komunajn interesojn, konvene trakti demandojn kaj diverĝojn per diplomatia rimedo kaj krei pli belan estontecon de Azio.

La Azia Novaĵ-Reto konsistas el 21 anglalingvaj mediatoj de 19 aziaj landoj.

Elektita filipina ministro pri eksterlandaj aferoj Perfecto Yasay diris al mediatoj lastatempe, ke por solvi la marajn disputojn Filipinoj devas fari duflankan intertraktadon kun Ĉinio.

Loka mediato marde raportis, ke lunde en la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Yasay aŭskultis resumon pri eksterlanda politiko, kaj poste li diris al raportistoj, ke li rekomencos duflankan intertraktadon kun Ĉinio por solvi la disputojn. Li diris, ke la demando pri la Suda Ĉina Maro estas urĝa temo, pri kiu li diskutas kun nunaj diplomatoj dum renkontiĝo. Li emfazis, ke estas neniu alia vojo ol duflanka intertraktado por solvado de la disputoj. Li aldonis, ke antaŭ la 9a de junio li kaj oficialuloj el la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj ĉeestos serion da kunvenoj por diskuti pri ŝlosilaj politikaj demandoj, kaj poste li prezentos politikajn proponojn al la elektita prezidento Rodrigo Duterte.

Tanzania ministro pri eksterlandaj aferoj Augustine Mahiga diris marde en la Nacia Asembleo, ke Tanzanio subtenas la starpunkton de Ĉinio pri la demando de la Suda Ĉina Maro.

Mahiga diris, ke Tanzanio apogas la starpunkton de Ĉinio pri suverenecaj disputoj de la Suda Ĉina Maro. Ĝi subtenas, ke landoj en la regiono pace solvu la disputojn per dialogo kaj konsiliĝo, kaj esperas, ke koncernaj institucioj sekvos rilatajn kondiĉojn de la Konvencio de UN pri la Leĝo de la Maro kaj respektos la rajton de suverenaj landoj kaj partioj de la konvencio pri elekto de maniero por solvado de disputoj.

Mahiga diris ankaŭ, ke la monda ekonomio disvolviĝas malrapide, kaj la regiono, en kiu troviĝas la Suda Ĉina Maro, estas grava centro de ekonomio, produktado kaj komerco; Tanzanio kredas, ke la praktika vojo por solvado de la maraj disputoj estas dialogo kaj konsiliĝo inter koncernataj landoj.

Vizitanta vicĉefministro de la libia registaro de nacia unuiĝo Moussa al-Koni diris marde en Tunizio, ke Libio subtenas kaj firme sekvas la starpunkton pri la Suda Ĉina Maro, esprimitan de la arabaj landoj en la Daŭha Deklaracio.

Al-Koni diris dum sia renkontiĝo kun ĉina ambasadoro al Libio Li Zhiguo, ke Libio reasertas, ke ĝi subtenas kaj firme sekvas la starpunkton pri la Suda Ĉina Maro, kiun esprimis la arabaj landoj en la Daŭha Deklaracio, adoptita en la 7a ministra kunveno de la Ĉina-Araba Kunlabora Forumo, kaj opinias, ke oni devas sekvi la principon de amika konsiliĝo en solvado de teritoriaj kaj maraj disputoj. Li aldonis, ke Libio subtenas, ke rekte koncernataj landoj pace solvu teritoriajn kaj marajn disputojn laŭ duflankaj kaj rilataj regionaj konsentoj kaj per amika konsiliĝo kaj intertraktado.

La dua komuna kunveno de komercaj laborgrupoj de la Grupo 20 marde okazis en Parizo. Pli ol 300 reprezentantoj el pluraj entreprenoj kaj institucioj diskutis raporton pri proponoj prezentotaj al pintkunveno de la Grupo 20, kiu okazos en septembro ĉi-jare.

La komerca komitato de la Grupo 20 deklaris, ke la laborgrupoj jam atingis unuecon post konsiliĝo, kaj reprezentantoj ĝenerale opiniis, ke la raporto de proponoj spegulas zorgojn kaj opiniojn de la internacia komerca rondo pri la ekonomia evoluigo de la mondo kaj la proponoj estas trafaj kaj efektivigeblaj.

Ĉina komerca vicministro Wang Shouwen diris, ke Ĉinio, kiel deĵoranta prezidanto-lando de la Grupo 20, plenforte klopodos por akceli investon kaj komercon tra la tuta mondo kaj puŝi ĉiujn landojn serĉi la komunajn punktojn flankenlasante la diferencojn. Ĉinio esperas, ke la Komerco 20 aldonos pozitivan energion al tiu ĉi klopodo.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris marde, ke Rusio ne ŝanĝis la starpunkton, ke Turkio devas peti pardonon de Rusio kaj kompensi al ĝi perdojn de la paffaligita batalaviadilo, kaj nur post tio la rusa flanko konsideros ĝiajn klopodojn por renormaligo de duflankaj rilatoj.

Lavrov diris dum sia intervjuo kun mediato, ke Rusio neniam etendis olivbranĉon al Turkio, kaj ĝi ne ŝanĝis sian starpunkton, t.e, Turkio devas pardonpeti pri paffaligo de rusa batalaviadilo en la 24a de novembro de la lasta jaro kaj kompensi al Rusio.

Lavrov diris, ke prezidento Vladimir Putin diris, ke Turkio provas renormaligi siajn rialtojn kun Rusio per diversaj kanaloj, kaj ankaŭ Rusio intencas konsideri tion, tamen Turkio devas fari ne nur tion.

Lastatempe la ĉina Ŝtata Konsilio publikigis Agadplanon pri Prevento kaj Regado de Grunda Poluado. La plano celas, ke la tendenco de serioza grunda poluado estos fundamente retenata en 2020; mediaj riskoj de grundo estos sub kompleta regado en 2030; la grunda kvalito estos plibonigita kaj realiĝos bona cirkulado de ekosistemo en la mezo de la kuranta jarcento.

La plano diris, ke Ĉinio komencis enketon pri la grunda poluado kaj antaŭenpuŝos leĝdonon por plibonigi ĉi-rilatajn regulojn kaj normojn.

Laŭ la plano, Ĉinio plifortigos administron de agroj por garantii sekurecon de agrikulturaj produktoj kaj vivmedio de homoj.

Ĉinio ankaŭ fokusiĝos al prevento de nepoluita grundo kaj grandigos administron de poluaj fontoj por bremsi multiĝon de poluitaj terenoj.

Ĉinio praktikos regadon super la poluiita grundo kaj paŝo post paŝo reduktos la nunan poluon. Antaŭ la fino de 2017, Ĉinio publikigos rimedon por taksi efikon de regado kaj rebonigo de poluita grundo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin