La Monda Tago de la Medio

(GMT+08:00) 2016-06-02 10:52:14     Redaktoro:Xiong Shan

La 5a de junio estas la Monda Tago de Medio. Tiu festo komenciĝis de la jaro 1972 kun la celo veki konsciiĝon de homoj pri mediprotekto.

Lastatempe multaj lokoj en Ĉinio estis implikataj de aero grave poluita. La temo pri mediprotekto estas varme diskutata. Samtempe regi la poluadon de la aero fariĝas la plej grava afero por la sano de la popolo. Sendube oni bezonas tempon por regi la poluadon. En nuna cirkonstanco, homoj ne povas ne vizaĝi al la poluado. Do kiajn rimedojn la Pekina Mediprotekta Buroo prenas por la civitanoj? Bonvole rigardu la detalan raporton!

Guo Meng, vic-estro de departemento pri propagando kaj eduko de Pekina Mediprotekta Buroo, diris: "En la granda urbo Pekino, la ekonomio rapide kreskas, sed poluado furiozas ĉi tie. La poluado de la aero en Pekino estas kompleksa. Tial oni devas preni diversajn rimedojn por regi la poluadon. La laboro de la Pekina Mediprotekta Buroo estas: unue, malfermi la informojn; due taksi la kvaliton de la aero; trie, regi la poluadon de la aero."

La malfermo de la donitaĵo pri kvalito de la aero povas helpi al la registaro, por ke ĝi sciu la situacion de la aerkvalito, analizu kaj prenu rimedojn. Liu Jingqi, estro de novaĵa departemento de Pekina Media Protekta kaj Propaganda Centro, diris: "Nia laboro havas tri flankojn. La unua estas sciigo. Ni sciigas civitanojn, kia estas la aerkvalito kaj kion la registaro faras. La dua estas gvido. Ekzemple, en distrikto Xicheng, sinjorino Zhang havas novan ideon por redukti olefumon. La tria estas rekomendo. Ni atentigas civitanojn protekti ilin mem, samtempe rekomendas redukti ellason de poluaĵo. Krome nia ĉefa rolo estas ponto inter civitanoj kaj la registaro."

Pro la apero de la sociaj mediatoj Weixin kaj Weibo, homoj povas plioportune sciiĝi pri informoj. La Pekina Media Protekta kaj Propaganda Centro uzas tiujn sociajn mediatojn prezenti koncernajn informojn de la aerkvalito.

La kaŭzo de la poluado de la aero estas tre kompleksa kaj oni ne povas tuj solvi tion. En nuntempo, niaj civitanoj ne povas ne vizaĝi al la malbona aero, do ili devas ne nur aktive partopreni en mediprotektado, sed ankaŭ fari memprotektadon. Liu Jingqi, kiu estas doktoro de mediologio, proponis: "Unue, atentu informojn pri PM2.5; due, neeliru kaj reduktu eksterdomajn sportojn; trie, veturu en aŭtobuso."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin