Fokusoj de la Semajno (Jun. 03)

(GMT+08:00) 2016-06-03 12:36:11     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia egipta paralelulo Abdel-Fattah al-Sisi sendis gratulojn unu al la alia lunde por festi la 60an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

En sia mesaĝo, Xi diris, ke la du grandaj nacioj de Ĉinio kaj Egiptio havis vastan komunikadon kaj kunlaboron en la kampoj de politiko, ekonomio kaj komerco, kaj interhomaj interŝanĝoj en la pasintaj 60 jaroj kaj atingis esencajn rezultojn. Xi diris, ke la rilato inter Ĉinio kaj Egiptio fariĝis perfekta modelo de interŝanĝoj de Ĉinio kun arabaj kaj afrikaj landoj kaj de la sud-suda kunlaboro.

Xi diris, ke rigardante antaŭen, ili estas certaj pri la roza perspektivo de la ĉina-egiptaj rilatoj, kaj li volas labori kun Sisi por profundigi la ampleksan strategian partnerecon inter la du landoj kaj tiel profitigi la du landojn kaj la du popolojn.

Sisi diris en sia mesaĝo, ke la du landoj faris striktan kunlaboron en la politikaj, ekonomiaj kaj kulturaj kampoj, kaj subtenis altnivelan kunordigon en regionaj kaj internaciaj aferoj de komuna intereso. Li aldonis ke la altigo de duflankaj rilatoj al ampleksa strategia partnereco enkorpigas la decidon de la gvidantoj kaj popoloj de la du landoj pri plifortigo de ilia kunlaboro kaj plibonigo de la popola bonfarto, por plenumi la aspiron de la du popoloj al stabileco kaj disvolvado.

La Sekureca Konsilio de UN merkrede forte kondamnis la lastatempajn sensukcesajn ĵetojn de balistaj misiloj fare de la Korea Demokratia Popola Respubliko en la 31a de majo kaj en la 27a kaj 28a de aprilo.

La 15-nacia konsilio diris en deklaro, ke tiuj ripetitaj ĵetoj grave malobservis la internaciajn devojn de la Korea Demokratia Popola Respubliko sub rezolucioj de la Sekureca Konsilio de UN.

La deklaro diris, ke la membroj de la Sekureca Konsilio bedaŭras ĉiujn balist-misilajn aktivecojn, inkluzive de tiuj multaj sensukcesaj ĵetoj. Ĝi rimarkigis, ke tiaj aktivecoj helpas la landon disvolvi la porto-sistemon de nukleaj armiloj kaj plialtigas streĉitecon. La membroj de la Sekureca Konsilio bedaŭris ankaŭ, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko deturnas resursojn al la serĉado de balistaj misiloj, dum la civitanoj de la lando havas grandajn nekontentigitajn bezonojn.

Funkciulo el la Alta Komisarejo de UN pri Rifuĝintoj diris, ke ĉirkaŭ 700 migrantoj kaj rifuĝintoj eble mortis en tri ŝippereoj, kiuj okazis en la suda Mediteraneo en la lasta semajno.

Carlotta Sami, proparolanto de la alta komisarejo diris dimanĉe, ke la ĉefa akcidento, kiu okazis en merkredo de la lasta semajno, rezultigis la morton de ĉirkaŭ 100 rifuĝintoj. En la sekva tago senmotora ŝipo kun rifuĝintoj renversiĝi, kaj la postvivantoj diris, ke en la ŝipo estis pli ol 670 homoj. Serĉantoj savis 104 homojn kaj trovis 15 kadavrojn, kaj 550 aliaj restis malaperintaj. Oni konfirmis, ke la vendreda akcidento kaŭzis la morton de 45 homoj, kaj multaj malaperis.

La postvivantoj estis transigitaj al la marborda urbo Taranto en suda Italio. Laŭ donitaĵoj de la alta komisarejo, de januaro ĝis nun pli ol 1 500 rifuĝintoj mortis aŭ malaperis dum la vojaĝo al Eŭropo tra Mediteraneo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin