Esperantistoj renkontiĝis en Harbino

(GMT+08:00) 2016-06-03 17:28:35     Redaktoro:Zhao Jianping

La 9-a Esperanto-Kongreso de 3 Nord-orientaj Provincoj kaj Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio okazis de la 27-a ĝis la 29-a de majo en Harbino, ĉefurbo de la provinco Heilongjiang. La kongreson ĉeestis ĉirkaŭ 60 esperantistoj, ne nur de la 3 nord-orientaj provincoj Heilongjiang, Jilin kaj Liaoning kaj la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, sed ankaŭ de la municipoj Pekino kaj Ŝanhajo, la provincoj Hubei, Zhejiang, Shandong, Hebei kaj aliaj regionoj de la tuta lando, kaj eĉ de Finnlando kaj Korea Respubliko.

S-ro Shi Chengtai, veterana E-verkisto kaj prezidanto de la Esperanto-Asocio de Heilongjiang-provinco, faris salutparolon en la nomo de la gastigantoj. Li retrorigardis la historion de la regiona kongreso kaj fieris pri tio, ke la kongreso, naskiĝinta en la fino de la pasinta jarcento, ankoraŭ sane vivas kaj verŝajne daŭros en la estonteco.

La temo de la kongreso estas "per interreto por popularigi Esperanton", pri kiu Matti el Finnlando kaj Ho Song el Korea Respubliko faris tre interesajn prelegojn.

 

Estis buntaj programeroj dum la kongreso, kiaj oratora konkurso kaj ekspozicio de paper-tondaĵoj.

S-ino Song Ping, sekretario de la Esperanto-Asocio de Heilongjiang-provinco, transdonis la flagon de la regiona kongreso al s-ro Liu Zhengkun, prezidanto de la Esperanto-Asocio de Liaoning-provinco, kaj aliaj reprezentantoj de la urbo Dandong, la gastiganto de la 10-a Esperanto-Kongreso de 3 Nord-orientaj Provincoj kaj Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, kiu okazos somere en la jaro 2018.

"Ni renkontiĝu en Dandong post du jaroj!"

(Fotoj liveritaj de Chi Tienan kaj Song Ping. Dankon al ili!)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin