Novaĵoj (Junio 3)

(GMT+08:00) 2016-06-03 18:24:44     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 3-a de junio, vendrede. Unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio efektivigos koncepton de noviga, kunordiga, verda, malferma kaj kunhavebla disvolvado; ĉina ministro Wang Yi faris paroladon pri atakoj kontraŭ blukaskuloj en Malio. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn!

En la 1a kaj la 2a de junio en San-Francisko de Usono okazis la 7a ministra kunveno pri pura energio kaj la ministra kunveno de "noviga misio". Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon kaj akcentis, ke la kunveno estas grava altnivela forumo pri pura energio post la Pariza Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo. Ĝi enkorpigas komunan atenton de la internacia komunumo pri ekspluatado kaj uzado de pura energio.

Li diris, ke vizaĝe al la estonteco, Ĉinio efektivigos la koncepton de noviga, kunordiga, verda, malferma kaj kunhavebla disvolvado, forte evoluigos puran enregion, bonigos industrian strukturon, establos sistemon de malaltkarbona energio, disvolvos verdan konstruon kaj malaltkarbonan trafikon kaj akcelos harmonian kunekziston de la homaro kaj la naturo.

Merkrede ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, kiu faris oficialan viziton en Kanado, faris parolon pri teroristaj atakoj al blukaskuloj en Malio.

Wang esprimis surpriziĝon pri la atakoj al blukaskuloj en Malio. Li esprimis profundan funebron pri la viktimoj kaj sinceran kondolencon al vunditoj. Tio estas perdo ne nur de la ĉina popolo, sed ankaŭ de la monda paca afero. Ĉinio prenos ĉiajn necesajn rimedojn por firme protekti sekurecon de ĉinaj blukaskuloj.

Wang akcentis, ke Ĉinio estas konstanta membro de la Sekureca Konsilio de UN kaj bona amiko de Afriko. Ne ŝanĝiĝos la firma promeso de Ĉinio por protekti afrikan kaj mondan pacon kaj sekurecon neK malfortiĝos klopodo de Ĉinio por helpi afrikajn landojn realigi pacon kaj sekurecon. Ni plue partoprenos en pacprotekta agado de UN kaj plue subtenos UN ludi kernan rolon en internaciaj aferoj.

Vicprezidanto de Komisiono de la Afrika Unio Erastus Mwencha urĝis la landojn rekte koncernatajn akcepti dialogon kaj pace solvi siajn disputojn pri la Suda Ĉina Maro.

Mwencha diris, kiam li renkontiĝis kun Chen Xufeng, provizora aferŝarĝito de la ĉina misio al la Afrika Unio marde en Adis-Abebo, ke la suverenaj landoj rekte koncernataj devas doni ŝancon de konsiliĝo kaj intertraktado, laŭ internacia leĝo, por konservi pacon kaj stabilecon en la Suda Ĉina Maro. Li diris, ke gravas serĉi pacajn rimedojn por solvi la teritoriajn kaj marajn disputojn per amikaj konsiliĝo kaj intertraktado, laŭ la kondiĉoj de la Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro, kaj ankaŭ por pliigi la reciprokan konfidon por paco kaj stabileco.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj vendrede diris, ke historio kaj faktoj montras, ke Taiping Dao en la Suda Ĉina Maro estas insulo, sed ne roko.

Proparolanto de la ministerio Hua Chunying diris, ke Ĉinio havas nekontesteblan suverenecon super la Insularo Nansha kaj ĝiaj apudaj akvoj, inkluzive de Taiping Dao. Ĉinio havas, surbaze de la insularo Nansha kiel la tutaĵo, teritorian maron, ekzkluzivan ekonomian zonon kaj kontinentan breton.

Laŭ raporto de iuj fremdlandaj komunukiloj, Filipinoj kaj la arbitracia tribunalo intencas karakterizi Taiping Dao kiel "rokon" ol kiel "insulon". Tamen, laŭ ekspertoj kaj ĵurnalistoj, kiuj lastatempe vizitis Taiping Dao, ĝi estas insulo kun multe da sensala akvo kaj abunda vegetaĵaro. La instalaĵoj por medicina prizorgo, poŝta servo, energiprodukto kaj scienca esploro estas disponeblaj kaj en bona laborkondiĉo. Ĝi montriĝas vigla ĉie.

Hua diris, responde al demando pri la raporto, ke en la pasinteco, ĉinaj fiŝistoj loĝis sur Taiping Dao dum multaj jaroj. Ili laboris kaj vivis tie, efektivigis fiŝkaptadon, fosis putojn por sensala akvo, kultivis teron, konstruis kabanojn kaj templojn, kaj bredis brutojn. Ŝi aldonis, ke la supre menciitaj aktivecoj estas atestoj registritaj en Geng Lu Bu (Manlibro de Maraj Itineroj), kiu estis transdonita de generacio al generacio inter ĉinaj fiŝistoj, kaj en multaj okcidentaj loglibroj antaŭ 1930.

Liang Yang, proparolanto de la ĉina mararmeo, anoncis jaŭde, ke la ĉina mararmeo partoprenos en la multlanda mararmea ekzercado Rando de Pacifiko.

Liang diris, ke la ĉina mararmeo sendos al la ekzercado misil-ekipitan destrojeron, misil-ekipitan fregaton, proviantŝipon, hospitalan ŝipon, submar-savŝipon kaj du helikopterojn. Laŭ interkonsento de la ĉina kaj usona mararmeoj, Ĉinio partoprenos en serio da ekzercoj, inkluzive de regado de damaĝo kaj submara savado.

Liang aldonis, ke sportaj ludoj kaj interŝanĝoj okazos inter la du flankoj. La mararmeaj fortoj el Ĉinio kuniĝos kun usonaj militŝipoj en la okcidenta Pacifiko en la mezo de junio, kaj poste ili en formacio navigos al Perla Haveno.

Ĵaŭde germana ĉefministro Angela Merkel kaj ĝenerala sekretario de NATO Jens Stoltenberg sinsekve esprimis esperon, ke Britio restos en EU.

Tiutage Merkel diris en la komuna gazetara konferenco, ke la plebiscito pri eltiro de Britio el EU estas elekto de la brita popolo, tamen ŝi persone esperas reston de Britio.

Posttagmeze en alia gazetara konferenco Stoltenberg diris, ke kiel grava strategia partnero de NATO, EU havas senduban signifon. Se EU volas realigi transatlantikan kunlaboron kun Usono kaj Kanado, kernaj membrolandoj de NATO, NATO estas la unika platformo. Li aldonis, ke Britio estas kerna membrolando de NATO kaj EU kaj ludas la rolon kiel motoro de la Trans-Atlantika Partnereco. Li opiniis, ke la resto de Britio en EU ne nur konformas al interesoj de EU, sed ankaŭ al tiuj de NATO kaj utilas al paco kaj stabileco de la regiono.

La 15-nacia konsilio substrekis en sia gazetara deklaro la bezonon preni rimedojn por malhelpi kaj subpremi la financadon de Al-Shabaab kaj iu ajn alia terorisma grupo en Somalio.

Merkrede, veturilo ŝarĝita per eksplodaĵoj detonaciis ekster la Ambasadora Hotelo en Mogadiŝo antaŭ ol tri ekstremistoj sturmis en la konstruaĵon.

La atako kontraŭ la hotelo okazis je kelkaj horoj post kiam somaliaj oficialuloj anoncis, ke alta komandanto de la radikala grupo Al-Shabaab kaj tri aliaj membroj estis mortigitaj merkrede nokte en milita operaco.

La deklaro diris, ke la Sekureca Konsilio substrekis la bezonon porti krimintojn, organizantojn, financistojn kaj sponsorojn de tiuj riproĉindaj terorismaj agoj al justico. Ĝi aldonis, ke la membroj de la Sekureca Konsilio reasertis, ke terorismo en ĉia formo kaj manifestiĝo konsistigas unu el la plej gravaj minacoj al internacia paco kaj sekureco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin