Novaĵoj (Junio 6)

(GMT+08:00) 2016-06-06 16:14:55     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 6a de majo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi urĝas Ĉinion kaj Usonon profundigi reciprokan konfidon; fermiĝis la 15a Ŝangri-Laa Dialogo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Prezidanto Xi Jinping lunde urĝis Ĉinion kaj Usonon profundigi strategian konfidon kaj reciprokprofitan kunlaboron en duflanka altnivela dialogo.

Parolante en la komuna malferma ceremonio de la Oka Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo kaj la Sepa Ĉina-Usona Altnivela Konsiliĝo pri Interhomaj Interŝanĝoj, Xi diris, ke ĉiuj landoj dividas interplektitajn interesojn fronte al monda multpolariĝo, ekonomia tutmondiĝo kaj socia informadigo. Tial Ĉinio kaj Usono devas plifortigi reciprokan konfidon per regula komunikado por eviti strategian misjuĝon.

La ĉina prezidanto ankaŭ vokis la du flankojn vastigi reciprokprofitan kunlaboron, persisti en la kungajna principo kaj plialtigi la nivelon de duflanka kunlaboro. Li urĝis la du landojn fortigi kunordigon pri siaj makroekonomiaj politikoj, kune strebi por atingi pozitivajn rezultojn en la Pintkunveno de la Grupo 20 en Hangzhou kun ĉiuj koncernaj partioj, kaj subskribi duflankan traktaton pri investado en frua dato.

Li aldonis, ke Ĉinio kaj Usono devas ankaŭ profundigi kunlaboron en la kampoj de klimata ŝanĝo, disvolvado, Interreto, nedisvastigo de nukleaj armiloj, militafero kaj leĝ-plenumado kaj plibonigi komunikadon kaj kunordigon pri gravaj tutmondaj kaj regionaj aferoj.

Dimanĉe en Singapuro fermiĝis la 15a Ŝangri-Laa Dialogo. Ĉeestantaj reprezentantoj faris diskuton kaj dialogon pri terorismo, interreta sekureco kaj aliaj demandoj rilataj al regiona sekureco kaj multaj reprezentantoj alvokis fortigon de kunlaboro kaj realigon de kungajno.

Sun Jianguo, vicstabestro de la kombinita ĉefstabo de la Centra Milita Komisiono de Ĉinio, faris prelegon en la ferma ceremonio. Li diris, ke Ĉinio sin dediĉas al akcelo de kunlaboro kaj kungajno kaj establo de novaj internaciaj rilatoj konformaj al bezono pri sekureco kaj disvolvado de ĉiuj landoj. Ĉiuj landoj devas fortigi komunikon por trakti diverĝojn, akceli interkomprenon kaj konsenton per paca intertraktado, serĉi rimedojn por solvi kontraŭdirojn kaj diverĝojn kaj eviti konflikton kaj kontraŭstaron.

En la dialogo, reprezentantoj el diversaj landoj diskutis pri interreta sekureco, divido de teknikoj, situacio en la Korea Duoninsulo kaj la Ĉina Suda Maro.

La 15a Ŝangri-Laa Dialogo okazis de la 3a ĝis la 5a ĉimonate en Singapuro. Ĝia oficiala nomo estas Pintkunveno pri Azia Sekureco. Ĝi estas multflanka forumo iniciatita de la Internacia Instituto por Strategiaj Studoj, pensbanko en Londono, kaj okazigita ekde 2002 sub la subteno de la singapura registaro. La nomo venas de tio, ke ĝi okazas ĉiujare en Ŝangri-Laa Hotelo de Singapuro.

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj dimanĉe diris, ke la libereco de navigacio kaj traflugo en la Suda Ĉina Maro neniam estis problemo.

Proparolanto Hua Chunying diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio respektas kaj subtenas tian liberecon ĝuatan de ĉiuj landoj laŭ internacia leĝo, kaj faris grandajn klopodojn por protekto de la libereco kun aliaj landoj en la regiono.

Ŝi faris la rimarkon responde al raportoj de iuj maltrankviloj pri la "libereco de navigacio kaj traflugo" en la Suda Ĉina Maro, esprimitaj dum la 15a Shangri-Laa Dialogo en Singapuro.

Hua nomis la tiel nomatan problemon de la libereco de navigacio kaj traflugo "pseŭdo-propozicio", ĉar neniam estis la problemo.

Ŝi diris, ke la reala intenco de iuj landoj por sensaciigo de la temo estas semi malpacon inter landoj en la regiono kaj krei pretekston por politika kaj milita emmiksiĝo en la demandon de la Suda Ĉina Maro. Ŝi diris, ke sekurigo de la libereco de navigacio kaj traflugo en la Suda Ĉina Maro ne nur estas la postulo de internacia leĝo, sed ankaŭ konformas al la fundamentaj interesoj de Ĉinio, kaj Ĉinio firme certigos la liberecon.

Lastatempe la usona Internacia Komerca Komisiono deklaris, ke ĝi decidis kontraŭdumpinge enketi pri fer-ŝtalaj produktoj de pli ol 40 ĉinaj entreprenoj. Laŭ proceduro de la enketoj, se la usona flanko konstatos malobservojn de tiuj entreprenoj, eble estos malpermesita la aliro de rilataj produktoj al la usona merkato por ĉiam.

Fakte tio ne estas la sola kazo de la komerca batalo lanĉita de eŭropaj landoj kaj Usono kontraŭ la ferŝtala industrio de Ĉinio. De 2015 ĝi nun estas pli ol 50 kazoj koncernaj al la ferŝtala komerco, kaj la totala sumo superis 8 miliardojn da usonaj dolaroj.

Responde al tio, ĉina komerca ministro Gao Hucheng diris, ke superabunda produktkapablo estas problemo por la tuta mondo, kaj oni devas kune solvi ĝin, sed ne devas atribui la kulpon al Ĉinio.

Gao diris, ke dum la periodo de la 12a Kvinjara Plano, Ĉinio jam eliminis 90 milionojn da tunoj da postiĝinta produktkapablo, dum la periodo de la 13a Kvinjara Plano, Ĉinio planas forigi 100 milionjn ĝis 150 milionojn da tunoj. Krome, Ĉinio ankaŭ severe restriktas la eksporton de ferŝtalaj produktoj.

Fronte al la enketo kaj akuzo kontraŭ Ĉinio, Gao montris, ke la ĉina kontribuo al la monda ferŝtala industrio estas neforstrekebla. Ĉinio protektos leĝajn interesojn de entreprenoj laŭ regularo de la Monda Komerca Organizo kaj ankaŭ plifortigos konsiliĝon kaj dialogon.

Dimanĉe intervjuate de franca televido, franca prezidento François Hollande konfesis, ke vere ekzistas sekureca minaco alfrontata de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016, kaj tia minaco ekzistos en longa tempo. Tamen li akcentis samtempe, ke oni ne devas esti timigita de la minaco.

Li diris, "Pasintjare Francio suferis du atakojn. Ni demandis, kion fari? La unua demando estis pri la Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo, kaj la dua estis, ĉu ni ankroaŭ okazigos grandskalan sportkonkurson. Nia decido estas, ke ni ne nur okazigos la futbalan ĉampionadon, sed ankaŭ celebros ĝin kiel feston de Eŭropo. Por la ĉampionado, la nombro de sekurecgardistoj kalkuliĝos al 90 miloj."

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon dimanĉe alvokis pli da klopodoj de la mondo por haltigi neleĝan komercon pri sovaĝaj bestoj kaj plantoj kaj savi sovaĝajn vivojn.

Ban diris en sia mesaĝo por la Monda Media Tago, kiu estas festata ĉiujare en la 5a de majo, ke ĉi-jare la monda tago fokusiĝas al neleĝa komerco pri sovaĝaj bestoj kaj plantoj, ĉar tiu demando estas tre atentinda. Li diris, ke UN kaj ĝiaj partneroj sin dediĉos por bati tiajn komercojn, kaj estas rilataj celoj difinitaj pasintjare en la tagordo pri daŭripova disvolvado. Li akcentis, ke okaze de la Monda Media Tago li urĝas registarojn kaj popolojn de ĉiuj landoj superponti apation, bati profitamon kaj preni agojn por protekti naturajn heredaĵojn kaj fari bonon al la estonteco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin