Malfermiĝis la plej longa fervoja tunelo en la mondo

(GMT+08:00) 2016-06-06 09:09:58     Redaktoro:Xiong Linping

La svisa fervoja tunelo (Gotthard-Basistunnel) testiĝis per ekfunkciigo de trajno en la 1a de junio. Ĝi estas la plej longa fervoja tunelo en la mondo, kaj trajno povas trapasi la Alpojn ene de dudek minutoj.

La Gotthard-tunelo situas en la Alpoj meze de Svisio, konsistanta el la du tuneloj: orient- kaj okcident-linia, po kvindek sep kilometrojn longa; la plej profunda loko mezuriĝas du mil tri cent metrojn; kaj la konstruado daŭris dek sep jarojn.

En 1992 Svisio faris referendumon, kaj la svisoj decidis konstrui fervojan tunelon tra la Alpoj. Tiu ĉi programo datiĝas de la 90aj jaroj de la pasinta jarcento, elspezis dek du miliardojn da svisaj kronoj, kaj sekve de tio estis registrita en la Guinness-libro de Rekordoj. Samtempe ĝi sidas sur la loko de la plej longa fervoja tunelo en la mondo, danke al la longo de 57,104 kilometroj. Krome, la tunelo ne estas simpla kaverno, sed strukturo el tre komplikaj galerioj kaj subteraj travojejoj. Pro multaj faktoroj tiu ĉi tunelo estas honore titolita per "jarcenta inĝerierio", "granda miraklo de fervoja konstruo", "trezoro de Svisio en Eŭropo", kaj similaj.

Post malfermiĝo la Gotthard-tunelo ne nur ligos la sudon kun la nordo en Svisio, sed ankaŭ korespondas kun Italio, Germanio kaj Nederlando. La funkciado de tiu ĉi tunelo forte akcelos turismon en Svisio, kaj per tio la svisaj kulturo kaj lingvo pli familiariĝos por tiuj regionoj laŭ la tunelo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin