Novaĵoj (Junio 8)

(GMT+08:00) 2016-06-08 16:34:47     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 8a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun usona ŝtatsekretario John Kerry kaj financa sekretario Jacob J. Lew; la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron pri solvado de maraj disputoj kun Filipinoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde intervidiĝis kun usona ŝtatsekretario John Kerry kaj financa sekretario Jacob J. Lew, kiuj venis al Ĉinio por ĉeesti la Okan Ĉina-Usonan Strategian kaj Ekonomian Dialogon kaj la Sepan Ĉina-Usonan Altnivelan Konsiliĝon pri Interhomaj Interŝanĝoj.

Xi diris, ke antaŭ tri jaroj li kaj prezidento Barack Obama konsentis konstrui la novtipajn rilatojn de grandaj landoj inter Ĉinio kaj Usono, kaj en la pasintaj tri jaroj, la rilatoj akiris novan progreson, kaj tio indikas, ke tiu vojo konformas al bazaj interesoj de la popoloj de la du landoj kaj la tuta mondo. Xi akcentis, ke la du partioj devas fokusiĝi al kunlaboro, konvene trakti diverĝojn kaj antaŭenpuŝi sanan kaj stabilan disvolvadon de la ĉina-usonaj rilatoj. Li aldonis, ke li esperas renkontiĝi kun Obama dum la pintkunveno de G20 en septembro kaj fari interŝanĝon kun li pri komune zorgataj problemoj.

Kerry kaj Lew diris, ke prezidento Obama atendas renkontiĝon kun prezidanto Xi dum la pintkunveno de G20 en Hangzhou kaj li fojfoje asertas, ke Usono bonvenigas stabilan kaj prosperan Ĉinion. Ili diris, ke Usono kaj Ĉinio havas grandan potencialon en kunlaboro kaj povas konvene trakti diverĝojn.

La saman tagon ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun John Kerry kaj Jacob J. Lew

Registaraj funkciuloj de Ĉinio kaj Usono esprimis esperon pri pli konkreta kunlaboro por profitigi la du landojn kaj la tutan mondon, kiam malfermiĝis la duflanka altnivela dialogo lunde.

Ĉina vicĉefministro Liu Yandong diris en komuna malferma ceremonio de la Oka Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo kaj la Sepa Ĉina-Usona Altnivela Konsiliĝo pri Interhomaj Interŝanĝoj en Pekino, ke Ĉinio kaj Usono strebas por konstrui "novan tipon de rilatoj inter grandaj landoj" laŭ la interkonsento atingita de la du ŝtatestroj.

La strategia kaj ekonomia dialogo estis kunprezidita de ĉina vicĉefministro Wang Yang kaj ŝtata konsilanto Yang Jiechi kun usona ŝtatsekretario John Kerry kaj financa ministro Jakob Lew lunde kaj marde. Liu Yandong prezidis la altnivelan konsiliĝon pri interhomaj interŝanĝoj kune kun Kerry.

Liu diris, ke ŝi atendas, ke la du partioj establos pli da platformoj de interhomaj interŝanĝoj pri edukado, scienco, kulturo, sano kaj aliaj kampoj por tiel enradikigi kredon je reciproka respekto kaj profito profunde en la menso de la ĉina kaj usona popoloj.

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede publikigis deklaron pri solvado de disputoj inter Ĉinio kaj Filipinoj en la Suda Ĉina Maro per duflanka intertraktado.

La deklaro diras, "Ĉinio kaj Filipinoj estas najbaroj rigardantaj unu la alian trans la maro, kaj la du popoloj ĝuas amikecon tra generacioj. Antaŭ ol Filipinoj unuflanke iniciatis arbitracion de la Suda Ĉina Maro en la 22a de januaro 2013, la ĝenerala situacio en la Suda Ĉina Maro restis stabila malgraŭ certaj disputoj inter Ĉinio kaj Filipinoj. Danke al la ĉinaj klopodoj, Ĉinio kaj Filipinoj faris amikan konsiliĝon, establante dialogan mekanismon kaj komencante praktikan kunlaboron kaj komunan disvolvadon, kaj atingis pozitivajn rezultojn tiurilate. Tamen, de post sia iniciato de la arbitracio, Filipinoj unuflanke fermis la pordon de solvado de la disputoj kun Ĉinio per intertraktado Ĝi turnis sian dorson al la duflankaj konsentoj pri pritrakto de diferencoj kaj prenis serion da provokaj movoj, kiuj atencis leĝajn rajtojn kaj interesojn de Ĉinio. Tio kondukis al rapida difekto de ĉina-filipinaj rilatoj kaj paco kaj stabileco en la Suda Ĉina Maro. Ĉinio firme oponas unuflankajn agojn de Filipinoj. Ĉinio persistos pri la solena starpunkto ne akcepti la arbitracion nek partopreni en ĝi, kaj restos fidela al la promeso solvi rilatajn disputojn kun Filipinoj en la Suda Ĉina Maro per duflanka intertraktado."

La deklaro emfazas, ke estas la komuna interkonsento kaj promeso de Ĉinio kaj Filipinoj, ke la du landoj solvu rilatajn disputojn en la Suda Ĉina Maro per intertraktado. Ĉinio kaj Filipinoj neniam faris intertraktadon pri afero de la arbitracio iniciatita de Filipinoj. La arbitracio unuflanke iniciatita de Filipinoj iras kontraŭ la duflanka interkonsento pri solvado de la disputoj per intertraktado kaj malobservis kondiĉojn de la Konvencio de UN pri la Leĝo de la Maro.

La deklaro rimarkigas, ke la arbitracio de la Suda Ĉina Maro estis unuflanke iniciatita de Filipinoj. La filipina flanko turnis sian dorson al la interkonsento atingita kaj plurfoje reasertita de Ĉinio kaj Filipinoj pri solvado de la disputoj en la Suda Ĉina Maro per intertraktado kaj malobservis sian propran solenan promeson en la Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro. Tio estas malobservo de la principo de interkonsentoj nepre observataj kaj misuzo de la disput-solva proceduro de la Konvencio de UN pri la Leĝo de la Maro. Unue, pro la unuflanke iniciatita arbitracio, Filipinoj malobservis sian interkonsenton kun Ĉinio pri solvado de la disputoj per duflanka intertraktado. Due, pro la unuflanke iniciatita arbitracio, Filipinoj atencis la rajton, difinitan en la Konvencio de UN pri la Leĝo de la Maro, ke ŝtat-partio de la konvencio elektu rimedojn por solvado de disputoj. Trie, pro la unuflanke iniciatita arbitracio, Filipinoj malobservis la artikolon 283 de la konvencio pri la devo de interŝanĝo de opinioj.

Ĉinio persistos pri la sinteno solvi la disputojn kun Filipinoj en la Suda Ĉina Maro per intertraktado

Ĉina konstanta vicreprezentanto en UN Wu Haitao marde diris, ke Ĉinio aktive subtenos kaj partoprenos teknik-akcelan sistemon de UN, plifortigos interŝanĝon kaj kunlaboron kun diversaj landoj en scienco, tekniko kaj novigo kaj kontribuos por kontinuigebla disvolvado de la mondo.

En tiu tago okazis ministra kunveno kadre de la forumo de koncernatoj pri kontinuigebla disvolvado akcelata de scienco, tekniko kaj novigo. Wu diris en la kunveno, ke establo de la teknik-akcela sistemo estas grava rezulto de la tagordo por kontinuigebla disvolvado 2030, kaj la forumo estas grava parto de la teknik-akcela sistemo.

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj marde kondamnis la letalan teroristan atakon dimanĉe en la okcidenta kazaĥa urbo Aktobe, promesante fortigon de kontraŭterorisma kunlaboro kun tiu centr-azia lando.

Proparolanto de la ministerio Hong Lei diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio subtenas la agadon de Kazaĥio por batalo kontraŭ terorismo kaj sekurigo de nacia stabileco. Li diris, ke Ĉinio laboros kun Kazaĥio por konservi regionajn sekurecon kaj stabilecon.

Hong funebris pri la viktimoj kaj kondolencis iliajn familianojn kaj la vunditojn.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin