Novaĵoj (Junio 10)

(GMT+08:00) 2016-06-10 16:54:50     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 10a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio kaj membroŝtatoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj promesis plenan efektivigon de la Deklaracio pri Konduto de la Partioj en la Suda Ĉina Maro; superaj diplomatoj de Filipinoj vokas al elektita prezidento dialogi kun Ĉinio. Sekve estos la programero Inter Ni, en kiu vi aŭdos interesajn junularajn eventojn de murciaj esperantistoj en Hispanio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Altrangaj oficialuloj el Ĉinio kaj la membroŝtatoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj ĵaŭde promesis plene efektivigi la Deklaracion pri Konduto de la Partioj en la Suda Ĉina Maro.

La 12a kunveno de altrangaj oficialuloj pri efektivigo de la Deklaracio pri Konduto de la Partioj en la Suda Ĉina Maro, kunprezidita de ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Liu Zhenmin kaj konstanta sekretario de la singapura Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Chee Wee Kiong, estis okazigita en la vjetnama urbo Halong.

Ĉiuj partioj promesis komplete efektivigos plu la deklaracion, profundigi praktikan kunlaboron pri maraj aferoj kaj kune protektigi pacon kaj stabilecon en la Suda Ĉina Maro.

La oficialuloj diskutis pri la propono, ke ministroj pri eksterlandaj aferoj el Ĉinio kaj la membroŝtatoj de la asocio publikigu komunan deklaron pri plena efektivigo de la deklaracio, kaj konsentis klopodi por atingi konsenton en frua dato.

En la konsiliĝo pri la Kodo de Kondukto en la Suda Ĉina Maro, la 11 partioj promesis efektivigi rimedojn de rilata frua rikolto kaj akceli formuladon de gvidlibro por platformo inter altrangaj oficialuloj de ministerioj de eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj la asocio por respondi al maraj urĝaj okazaĵoj.

Superaj diplomatoj de Filipinoj lastatempe vokis al la elektita prezidento Rodrigo Duterte komenci duflankan dialogon kun Ĉinio por solvi disputojn inter la du landoj pri la Suda Ĉina Maro.

Loka mediato ĵaŭde raportis, ke eksa vicministro pri eksterlandaj aferoj sinjorino Rosario G. Manalo diris lastatempe dum sia intervjuo kun raportistoj, ke duflanka dialogo inter Filipinoj kaj Ĉinio mildigos la streĉitan situacion, kaj Filipinoj devas intertrakti kun Ĉinio. Ŝi opiniis, ke la unuflanka iniciato de la arbitracio fare de Filipinoj en januaro de 2013 provokis Ĉinion.

Eksa ministro pri eksterlandaj aferoj Lauro diris lastatempe dum intervjuo kun raportistoj, ke Filipinoj povas sovi la disputojn kun Ĉinio nur per dialogo. Li opiniis, ke eĉ se Filipinoj gajnus la arbitracion, ĝi ne povos akiri la tiel nomatan moralan venkon de la disputoj pri teritoria suvereneco kaj maraj rajtoj.

La kenja registaro merkrede publikigis deklaron pri la demando de la Suda Ĉina Maro, alvokante, ke ĉiuj koncernataj landoj pace solvu la disputojn pri la Suda Ĉina Maro laŭ duflankaj interkonsentoj kaj la Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro kaj per intertraktado.

La deklaro diris, ke la kenja registaro respektas la ekskluzivigan deklaron, faritan de Ĉinio laŭ la artikolo 298 de la Konvencio de UN pri la Leĝo de la Maro. La deklaro emfazis, ke la internacia komunumo devas ludi plu konstrueman rolon kaj subteni klopodojn de la regionaj landoj por paco kaj stabileco.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj ĵaŭde diris, ke ĉiuj rilataj partioj devas fari komunajn klopodojn por krei pozitivajn kondiĉojn por la repaciĝo en Afganio.

La plej alta civila kaj milita gvidantaro de Pakistano marde kondamnis la lastatempan atakon de usona senpilota aviadilo en la sudokcidenta provinco Balochistan, dirante, ke la ago atencis la pakistan suverenecon, influis la fidon inter Pakistano kaj Usono, kaj kompromitis diplomatiajn klopodojn por la repaciĝo en Afganujo.

Proparolanto Hong Lei diris, ke la Kvar-flanka Kunordiga Grupo de Afganio, Pakistano, Ĉinio kaj Usono celas krei pozitivajn kondiĉojn por la repaciĝo de Afganio, kaj ĉiuj rilataj partioj devas klopodi kune por atingi tiun celon.

La palestina prezidentejo ĵaŭde publikigis deklaron, reasertante la oponon de Palestino kontraŭ atakoj direktitaj al civiluloj.

La deklaro diris, ke realigi egalecon kaj justecon kaj krei pozitivan medion helpas elradikigi streĉitecon kaj perforton en la regiono, kaj por realigi pacon, devas esti haltigitaj ĉiuj agoj, kiuj plialtigas la streĉitecon kaj kaŭzas perforton.

Tamen la deklaro ne menciis la merkredan pafadon en Tel-Avivo, kiu okazis en bazaro trans la ministerio de defendo. Du palestinanoj vestitaj kiel judistoj el la suda regiono de Cisjordanio pafis kuglojn kontraŭ klientojn ĉe subĉielaj tabloj de iu restoracio. Kvar israelanoj estis mortigitaj kaj kelkaj aliaj vunditaj.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov ĵaŭde diris, ke Rusio tenas bonajn rilatojn samtempe kun Palestino kaj Israelo kaj volas profiti de tiu avantaĝo kaj fari sian plejeblon por rekomenco de la dialogo.

La retejo de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj raportis, ke tiutage Lavrov interparolis kun vizitanta jordania ministro pri eksterlandaj aferoj Nasser Joudeh. Ili interŝanĝis opiniojn pri la situacio en Mez-Oriento, precipe pri la konflikto inter Palestino kaj Israelo kaj la siria demando.

Lavrov diris, ke Rusio volas labori kun aliaj mediaciantoj pri la mez-orienta demando por aktive antaŭenigi la pacan procezon. Li aldonis, ke la rusa flanko kredas, ke solvi la konflikton inter Palestino kaj Israelo kaj la demandon inter la arabaj landoj kaj Israelo kontribuas por malhelpi la varbadon de arabaj junuloj fare de terorismaj grupoj.

La argentina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj ĵaŭde publikigis komunikaĵon, reasertante sian pretendon pri suvereneco super Malvinoj kaj alvokante, ke Britio rekomencu dialogon por solvi la insulan disputon.

La 10a de junio, la Argentina Respubliko festas novan datrevenon de la kreo, en 1829, de la Politika kaj Milita Komandejo por Malvinoj kaj la insuloj najbaraj al Horna Kabo fare de la tiama reganto de la provinco de Bonaero, D. Marteno Rodríguez.

La komunikaĵo diris, ke la argentina popolo havas la forpreneblan rajton denove plenumi plenan suverenecon super Malvinoj kaj najbaraj insuloj sub la premiso de respekto al la vivmaniero de la loĝantoj sur la insuloj kaj al la internacia leĝo, kaj pro tio la argentina registaro reasertas, ke ĝi esperas, ke la brita flanko rekomencos la intertraktadon por solvi la disputon.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin