Samseksemuloj manifestacias en Seulo

(GMT+08:00) 2016-06-13 13:30:50     Redaktoro:Xiong Linping

La 12an de junio sudkorea novaĵa agentejo raportis, ke la 11an de junio la 17a grandioza manifestacio de samseksemuloj okazis sur la seula placo en Sud-Koreio. Sed la amaskunveno suferis la fortan reziston de konservativaj societoj, interalie de kristana societo. Estis feliĉe, ke al la du partioj ne okazis akra malakordiĝo, kaj la samseksemula manifestacio finiĝis enorde.

La 11an de junio sudkoreaj samseksemuloj, civitanoj, societoj por homaj rajtoj kaj kelkaj laborantoj el fremdlandaj ambasadoj, sume pli ol dek mil homoj, partoprenis en la manifestacio. La amaso deiris de la seula placo, laŭvoje ili faris diversajn specojn de prezentado. La itinero de la parado longas 2,9 kilometrojn. Promenanta kun sia edzino, sinjoro Choi ĝuste renkontis la procesion kaj aliĝis al ĝi. Li diris: "Ofte pere de amasinformiloj mi rekonis tiun ĉi grupon de samseksemuloj. Nun ĉi-foje mi persone ĉeestas la mitingon kaj sentas la aktivadon abunda. Mi esperas, ke nia socio ne havos tiom da antaŭjuĝo, kio estas utila tiel al socia integriĝo kiel al elimino de sociaj kontraŭstaroj."

Sed la tiutaga manifestacio suferis la rezistadon de konservativaj societoj, i.a. de sudkorea kristana societo. Ili alte tenis en la manoj opoziciajn sloganrubandojn, kriante "kontraŭ samseksemuloj pro ties detruado de la natura ordo" kaj aliajn, kaj celante malhelpi la marŝadon de la samseksemuloj kaj kompatantoj de tiuj homoj.

Por preventi estiĝon de konflikto el la du partioj la polico mobilizis 4 800 policistojn, ke ili gardu la ordon. Finfine la manifestacio ĉe la verpero venis al sia fino enorde, ne estis akra malakordiĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin