Novaĵoj (Junio 14)

(GMT+08:00) 2016-06-14 17:13:14     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 14-a de junio, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio retrorigardas progreson de homaj rajtoj; la Homrajta Konsilio de UN festis sian dekan datrevenon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La ĉina registaro marde publikigis la raporton, retrorigardante la progreson de homaj rajtoj en la periodo de 2012 ĝis 2015 kaj promesante pli grandan klopodon en la estonteco.

En junio de 2012 Ĉinio lanĉis la Nacian Agadplanon pri Homaj Rajtoj por la periodo de 2012 ĝis 2015, la duan tiaspecan post la unua por la periodo de 2009 ĝis 2010.

La raporto publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio diris, ke la ĉefaj celoj kaj taskoj difinitaj por la plano estis plenumitaj antaŭ la fino de 2015. La raporto diris, ke ĉirkaŭ 48% de la devigaj celoj kaj pli ol 50% de la celoj koncernaj al la popola vivteno estis atingitaj antaŭ la difinita tempo aŭ superitaj, kaj tiel la plano estis la amplekse efektivigita. La Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro enkadrigis la principon de universaleco de homaj rajtoj en la naciajn kondiĉojn de Ĉinio kaj sukcese mapis la vojon de disvolvado de homaj rajtoj taŭgan al la naciaj kondiĉoj de Ĉinio.La raporto asertis, ke finplenumo de la plano en difinita tempo plene montras la devontigon kaj fidon de la Partio kaj la registaro por akcelado de la afero de homaj rajtoj en kunordigita kaj bonorda maniero kaj la grandan avantaĝon de la socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj. Tamen, la raporto konfesis, ke la registaro estas akre konscia pri multaj defioj en tiu kampo, ekzemple, la modelo de vasta ekonomia disvolvado kaj problemoj de malekvilibro, nekunordigiteco kaj nedaŭrigebla disvolvado.

La Homrajta Konsilio de UN lunde festis sian dekan datrevenon per okazigo de altnivela diskuto por reflekti siajn atingojn kaj defiojn. La okazaĵo estis prezentita kun plena partopreno de reprezentantoj de ĉiuj 193 membroŝtatoj de UN, rekorda nombro en historio de la konsilio.

La Homrajta Konsilio, establita en 2006 kiel anstataŭaĵo de la antaŭa Komisiono de UN pri Homaj Rajtoj, estas interregistara organizo en la sistemo de UN, respondeca pri plifortigo de plibonigo kaj protekto de homaj rajtoj en la tuta mondo kaj pri traktado de situacioj de atenco al homaj rajtoj kaj faras rekomendojn pri ili.

Choi Kyong-lim, prezidanto de la Homrajta Konsilio, diris lunde en sia parolado en la malferma ceremonio de la diskuto, ke ekde la unua sesio antaŭ 10 jaroj, la laboro de la konsilio kondukis al signifaj rezultoj en la tuta mondo, sed restas multe da laboro por atingi la plenan potencialon.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi lunde diris, ke Ĉinio kaj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj estas najbaroj ligitaj per montoj kaj akvoj kaj nedisigeblaj kaj devas esti amikoj kaj partneroj por ĉiam, kaj tio estas la sola ĝusta kaj komuna elekto por ili.

Wang faris la rimarkon en sia parolado en bonveniga bankedo aranĝita por ministroj pri eksterlandaj aferoj el la membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, kiuj ĉeestis la specialan kunvenon de ministroj pri eksterlandaj aferoj el Ĉinio kaj la asocio en la urbo Yuxi de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio.

Wang diris, ke tiu ĉi jaro signas la 25an datrevenon de la starigo de rilatoj inter Ĉinio kaj la asocio. Dum la pasintaj 25 jaroj, momento en la homa historio, okazis mondskua ŝanĝiĝo al la duflankaj rilatoj. La du flankoj starigis ampleksan strategian partnerecon kaj komencis tutdimensian, vastkampan kaj multnivelan kunlaboron. Li aldonis, ke Ĉinio volas fari senlacan klopodon kune kun ĉiuj aliaj partioj por atingi la celon prezentitan de ĉina prezidanto Xi Jinping konstrui pli striktan komunumon de komuna sorto inter Ĉinio kaj la asocio.

Ĉefo de la orlanda polico John Mina diris en gazetara konferenco lunde matene, ke la sola atencanto, kiu mortigis 49 homojn kaj vundis 53 en noktoklubo populara inter gejoj en Orlando de Florido, ĵuris sian lojalecon al la ekstremisma grupo Islama Ŝtato kaj provis traktadi kun polico dum la atako.

Mina diris, "Li estis aplomba kaj trankvila, kiam li telefone konversaciis kun ni. Ni havas teamon de krizokazaj intertraktantoj, kiu interparolas kun la suspektato por ricevi kiel eble plej multajn informojn. Li vere ne multe postulis."

En la publikigita listo de la 50 mortintoj estis Omar Mateen, la atencanto, tamen li ne devas esti rigardata kiel viktimo, tial estis 49 viktimoj. Ĝis nun 48 viktimoj estis identigitaj, kaj duono de iliaj familianoj estis informita.

Lunde rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov telefone konversaciis kun sia usona kolego John Kerry. Ili diskutis pri kunagado kontraŭ terorismaj grupoj en Sirio kaj pri la ukraina krizo.

La retejo de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj raportis, ke laŭ propono de la usona flanko, Lavrov telefone konversaciis kun Kerry, kaj ili diskutis ĉefe pri plifortigo de kontraŭterorisma kunagado en Sirio.

Lavrov reasertis, ke oni devas distingi por-usonajn armitajn ribelojn de la tiel nomataj moderuloj, ĉar la lastaj efetikvigas terorismajn aktivecojn sub la masko de moderuloj.

Lunde rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris, ke Rusio kaj Sud-Koreio ne povas akcepti la statuson de Nord-Koreio (la Korea Demokratia Popola Respubliko) kiel nuklearmita ŝtato.

Tiutage Lavrov okazigis gazetaran konferencon kun vizitanta sud-korea ministro pri eksterlandaj aferoj Yun Byung-se por raporti pri fruktoj de duflanka interparolo. Li diris, ke Rusio kaj Sud-Koreio persistas en la principo de sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj akcentas, ke la rezolucio 2270 aprobita de la Sekureca Konsilio de UN pri sankcioj kontraŭ Nord-Koreio havas gravan signifon. Rusio kaj Sud-Koreio ne povas akcepti la statuson de Nord-Koreio kiel nuklearmita ŝtato.

Yun diris, ke la nuklea demando de la Korea Duoninsulo estas la plej granda problemo, kiu malhelpas multkampan kunlaboron inter la du flankoj de la duoninsulo kaj la pacon kaj prosperon. Sud-Koreio kaj Rusio ambaŭ opinias, ke la kvara nuklea provo de Nord-Koreio minacis la internacian sekurecon, estas malprogreso la intenco de Nord-Koreio pri nukleaj armiloj.

Germana mediato lunde raportis, ke sabate kaj dimanĉe miloj da kontraŭmilitaj homoj ĉirkaŭis la bazlokon de la usona aerarmeo en Ramstein de Germanio, protestante, ke atakoj de senpilotaj aviadiloj de la usona armeo kaŭzis morton kaj vundiĝon de granda nombro da civiluloj en aliaj landoj.

La protesto celis malhelpi la bazlokon Ramstein kaj rifuzi la militon de senpilotaj aviadiloj de la usona armeo. La organizanto diris, ke la protesto kun la partopreno de 5 000 pacamantoj estas la plej granda agado kontraŭ la usonaj senpilotaj aviadiloj en Ramstein. Sed la polico diris, ke 2 000 homoj partoprenis en la protesto.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin