93a Germana Esperanto-Kongreso en Munkeno

(GMT+08:00) 2016-06-15 14:41:13     Redaktoro:Pluveta


Saluton, karaj amikoj. De la 13-a ĝis la 16-a de majo, okazis la 93a Germana Esperanto-Kongreso en Munkeno. Bedaŭrinde ni ne povas ĉeloke raporti la kongreson por vi, tamen Alfred Schubert, germana esperantisto, sendis raporton al nia radiostacio. Do mi legos lian artikolon.

La prezidanto de la Germana Esperanto-Asocio Sebastian Kirf (dekstre) kun la festpreleganto Reinhard Fößmeier

Mi estas Alfred Schubert, Esperanto-parolanta ĵurnalisto el Germanio, prezidanto de la Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA) ek de 2015. Mi vizitis al la 93a Germana Esperanto-Kongreso en la bavara ĉefurbo Munkeno.

La estraro de la Germana Esperanto-Asocio dum la membrokunveno

La 13an de majo, en la loka klubo, la Esperanto-Klubo de Munkeno malfermis la kongreson per festado de la 125a datreveno de sia fondiĝo. La klubo estis fondita la 3an de januaro, 1891, kaj tiam estis la dua Esperanto-klubo en Germanio - post la Nuremberga klubo. Al la festvespero la ĉef-urbestro de Munkeno Dieter Reiter (prononco: Diter Rajter) sendis salutparolon, en kiu li laŭdis la Esperanto-movadon pro sia popol-interliga kaj paciga ideo.

Attila Schimmer kantante dum la 93a Germana Esperanto-Kongreso en Munkeno

Uli Ender bonvenigis nome de la Loka Kongres-Komitato al la festa vespero pli ol 200 gastojn el Germanio kaj aliaj 20 landoj. Estis vere internacia festo, sed ankaŭ bavara. Norbert Gütter (prononcu: Giter) prelegis pri la historio de la klubo kaj laŭtlegis bavaran literaturon tradukitan en Esperanto. Reinhard Fößmeier (prononcu: Rajnhard Fesmajer) informis pri la diversaj manieroj por manĝi la tipajn bavarajn manĝaĵojn "blankajn kolbasojn". Muzikis Munkena grupo al kiu apartenas interaliaj artistoj la klubanoj Elisabeth Kreiselmeier (prononcu: Elizabet Krajzelmajer) kaj Frieder Weigold (prononcu: Frider Vajgold). Multan aplaŭdon ankaŭ ricevis "sorĉisto", kiu lernis Esperanto por tiu prezentado - kaj jam bonege parolas ĝin.

Sekvis dum tri tagoj Germana Esperanto-Kongreso - la 6a en Munkeno post 1926, 1948, 1951, 1968 kaj 1991 - kun tre riĉaj programoj. Pli ol 50 prelegoj kaj turistaj ekskursoj tra Munkeno okazis. Paralele ne nur estis unu libroservo, sed tri - el Germanio, Ĉeĥio kaj Slovakio. Plej grava formala aranĝo estis la membrokunveno. Plej amuzaj estis la festprelego de Reinhard Fößmeier (prononcu: Rajnhard Fesmajer), kiu parolis sub la titolo "Esperanto - ĉu seriozaĵo?" pri la diversaj tipoj de Esperantistoj, kaj la vesperaj programoj. Sabate kantis la tre konata grupo "Kajto" el Nederlando. Estis ĝia unua kantado dum Esperanto-kongreso en suda Germanio. Dimanĉe la kongresanoj povis spekti prezentadon de la famkonata dancisto kaj kantisto Attlia Schimmer kaj lia grupo el Vieno kaj Budapeŝto.

La nederlanda grupo Kajto muzikis kaj kantis

Germanio estas la lulilo de la Esperanto-klubaro: Venontjare oni denove festos 125-jariĝon de Esperanto-klubo - en Freiburg (prononcu: Frajburg) en la federacia lando Baden-Württemberg (prononcu: Baden-Virtemberg).

Munkena muzikgrupo dum la festvespero de la Munkena Esperanto-Klubo

Karaj amikoj, jen estis raporto prezentita de Alfred Schubert. Koran dankon pro liaj bonkoro kaj entuziasmo. Se vi, niaj aŭskultantoj aŭ retumantoj, havus ŝancon partopreni en lokaj E-kongresoj, bovenon sendi raportojn kaj fotojn al ni.

(Verkis: Alfred Schubert)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin