Novaĵoj (Junio 17)

(GMT+08:00) 2016-06-17 18:29:03     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 17-a de junio, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi ekveturis por tri-landa vizito kaj pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo; serĉantoj reakiris pilotejan voĉregistrilon de la kraŝinta flugo de la egipta flugkompanio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping veturis el Pekino vendrede matene por ŝtata vizito al Serbio, Pollando kaj Uzbekio kaj ĉeesto al la pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo en Taŝkento.

Xi vizitos la tri landojn laŭ la invito de serbia prezidento Tomislav Nikolic, pola prezidento Andrzej Duda and uzbeka prezidento Islam Karimov.

Invitite de Karimov, Xi ĉeestos la 16an pintkunvenon de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo.

La Egipta Komitato pri Enketo de Aviadila Akcidento diris ĵaŭde, ke la piloteja voĉregistrilo de la kraŝinta flugo MS804 de la egipta flugkompanio estis reakirita, sed ĝi estis difektita.

La komitato diris en deklaro, ke la aparato estis reakirita en pluraj stadioj, ĉar ĝi estis difektita, sed la ŝipo klopodis savi la parton enhavantan la memor-uniton, kiu estas la plej grava en la voĉregistrilo.

La flugo MS804 de la egipta flugkompanio, Aerbuso A320, malaperis el la ekrano de radaro en la 19a de majo dum sia vojaĝo de Parizo al Kairo kun 66 homoj, inkluzive de 30 egiptoj kaj 15 francoj.

Poste, la egipta armeo anoncis la trovon de iuj personaj posedaĵoj de la viktimoj kaj malgrandaj pecoj de la aviadila vrako en la Mediteranea Maro je 290 kilometroj norde de la egipta marborda urbo Aleksandrio.

Prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker ĵaŭde diris, ke la izolado de Rusio fore de Eŭropo pagigis al ambaŭ flankoj grandan koston, estas tre grava dialogo inter la du flankoj.

Juncker faris la rimarkon, kiam li ĉeestis la Sankt-Peterburgan Internacian Ekonomian Forumon. Li diris, ke dialogo kun Rusio estas puŝata de prudenta pensado. Dum la restado en Rusio li diskutos kun rusa prezidento Vladimir Putin pri la sankcioj de EU kontraŭ Rusio. Li diris, ke Rusio, unu el la partioj de la Minska Interkonsento pri la ukraina krizo, devas garantii plenan efektivigon de la interkonsento, kaj tio estas la sola vojo al nuligo de la sankcioj kontraŭ ĝi.

Juncker aldonis, ke estas diferencoj inter EU kaj Rusio, tamen EU pluigos siajn kontaktojn kun Rusio en la batalo kontraŭ terorismo, irana nuklea plano kaj la siria krizo.

La saman tagon, rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris en la ekonomia forumo, ke Rusio kaj EU devas fari inventaron pri la duflankaj rilatoj, kaj li esperas, ke renkontiĝo inter Putin kaj Juncker helpos disvolvadon de la interrilatoj en la direkto favora al interesoj de la du flankoj. Lavrov aldonis, ke Rusio neniam serĉis kontraŭstaron al la okcidento kaj volas komenci egalan dialogon.

Komisionano de EU pri trafikaj aferoj Violeta Bulc ĵaŭde diris, ke EU decidis forstreki la nacian flugkompanion de Irano el la nigra listo de aviada sekureco kaj permesi al ĝi komenci servojn en la membroŝtatoj de EU.

Bulc diris, ke EU faris la decidon post surloka esploro en Irano aprile kaj teknika taksado al la sekurecaj normoj de la irana flugkompanio maje. Ŝi diris, ke ŝi tre ĝojas anonci, ke al la grandega plimulto de la aviadiloj de la irana flugkompanio estas permesite eniri la eŭropan aerspacon.

Antaŭ tio, nur al aerbusoj, kiuj estas produktitaj en EU kaj apartenas al la irana flugkompanio, estis permesite eniri en la union.

La siria novaĵ-agentejo ĵaŭde raportis, ke teroristoj en la regiono Orient-Gouta uzis toksajn materialojn dum atako al fortikaĵo de la registara armeo, kaj pluraj soldatoj estis vunditaj.

La raporto diris, ke merkrede estis atakita la fortikaĵo de la registara armeo en la regiono Orient-Gouta, kaj poste pluraj soldatoj prezentis la simptomon de malfacila spirado. Tamen la raporto ne malkaŝis pli da detaloj nek menciis, kiu organizo efektivigis la atakon.

Ĵaŭde la Statistika Oficejo de EU publikigis donitaĵojn, dirante, ke en la unua trimestro de la kuranta jaro 287 miloj da homoj unuafoje serĉis rifuĝon en membroŝtatoj de EU, malpli multe je 33% ol en la kvara trimestro de 2015.

Laŭ donitaĵoj, Sirio, Irako kaj Afganio estas tri ĉefaj fontoj de la rifuĝintoj. 60% de la rifuĝintoj petis rifuĝon en Germanio kaj sekve en Italio, Francio, Aŭstrio kaj Britio.

Ĵaŭde la Monda Ekonomia Forumo anoncis, ke la 10a jarkunveno de la Somera Davos-Forumo okazos de la 26a ĝis la 28a de junio en Tianjin, kun la temo "la Kvara Industria Revolucio: Transforma Forto".

Laŭ la organizanto, dum tri tagoj okazos pli ol 200 kunvenoj kaj 1 700 gvidantoj de publikaj kaj privataj departementoj el pli ol 90 landoj kaj regionoj diskutos pri profunda kompreno de la kvara industria revolucio kaj esplorserĉos koncernajn projektojn de transformado kaj novigo.

Semajno de Ĉinaj Filmoj malfermiĝis ĵaŭde en Beogrado, la ĉefurbo de Serbio, serĉante pliigon de kultura ligiteco kaj kunlaboro inter filmistoj en la du landoj.

La semajna aranĝo okazos en la jugoslava Film-Arkivejo, la Fontan-Kinejo en Beogrado kaj la Kultura Centro de Novi Sad de ĵaŭdo al venonta merkredo.

Entute ses freŝaj ĉinaj filmoj, inkluzive de Antaŭen, Xuan Zang kaj la Simi-Reĝo 2, estos prezentitaj dum la periodo.

La filmoj tuŝis diversajn temojn de antikvaj ĉinaj legendoj, popolaj artoj, junulaj revoj kaj aventuroj, adaptitaj el ĉinaj literaturaj klasikaĵoj. Ili ampleksas diversajn ĝenrojn, inkluzive de luktado, komedio, fantazio kaj dokumento.

La Semajno de Ĉinaj Filmoj estas gastigita de la ĉina ambasadorejo en Serbio, Ĉina Ŝtata Administracio de Gazetaro, Eldonado, Radio, Filmo kaj Televido kaj la serba Ministerio de Kulturo kaj Informo, en partnereco kun Ĉina Radio Internacia kaj iuj gvidaj kulturaj institucioj de Serbio.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin