Omaĝe al juneco<3> ---Malfermu al mi ĉien-ireblan pordon

(GMT+08:00) 2016-06-17 18:48:20     Redaktoro:Shanshan

 

En mia infanaĝo, mi ŝategis rigardi japanan movbildan filmon Doraemon. La ĉefrolo havas ĉien-ireblan pordon, kiun mi tre ege deziras. Karaj amikoj, se vi havus la pordon kaj povas reveni al la pasinteco aŭ iri al la estonteco, kion vi volas diri al al tiama vi?

Shanshan: Se vi irus al estonteco, kion vi volas diri al la 30-jara vi?

Nicola (islandano, 26-jara): Ĉu ni bierumu?

Boris (italo, 25-jara): Daŭre idealumu. Ne falu en familia rutineco kaj privateco. Kaj gardu optimismon por la estonto.

Shanshan: Se vi havus ŝancon reveni al la pasinteco, kion vi volas diri al la 30-jara vi?

Chen Ji (ĉino, 40-jara): Kun ĝojo pasigu miajn ĉiujn tagojn.

Ed (skotlandano, 60-jara): Ĝuu la vivon kaj fari ĉion kio eblas.

Ileana (danlandano, 78-jara): Mi pasigis la vivon sen grandaj problemoj kaj sen precipe malsanoj kaj tiel plu. Do, estis bona vivo!

Jo Haazen (belgiano, pli ol 60-jara): Mi dirus tion al li: trankviliĝu, trankviliĝu, ĉio estas bona! Ne timu, iru antaŭen, la vojo estas antaŭ ni!

Paula (italo, 48-jara): Vi povus amuziĝi pli kaj ne tro pensi pri la studado kaj al la laboro.

Augusto (hispano, pli ol 60-jara): Nur saluton! Mi ne volas reiri al la 30-aj jaroj. mi estas kontenta nun.

Eruda Li (ĉino, pli ol 40-jara): Ah, mi volas diri, "Ha, Eruda, vi estas granda bonŝanculino! Ĉar vi bone elektis vian vojon, tio estas lerni Esperanton. Dank al Esperanto, vi havas tiom da gefratoj el la tuta mondo."

Shanshan: Ĉu vi ne diros, ke en kiu jaro vi renkontiĝos malfacilon aŭ en kiu jaro vi renkontiĝos kun iu viro?

Eruda Li (ĉino, pli ol 40-jara): La vojo de la vivo same kiel la vetero devas ekzisti vento, pluvo, neĝo, frosto aŭ tondro, ĉu ne! Mi memoras, ke kiam mi estis juna, mi skribis vortojn por kuraĝigi min mem. "Se la rivero ne renkontas ŝtonon, ne aperas akvafloroj, ĉu ne! Mi ne timas tion kaj mi pensas, ke mi estis sufiĉe kuraĝa kiam mi estis juna."

Shanshan: Kompreneble ne estas vero. Se vi ne povas trovi la ĝustan virinon, kion fari?

Gabrielo (brito, 32-jara): Se mi estos 50-jara kaj estos en tiu situacio aŭ ekzemple mi eksgeedziĝis aŭ io simila. Eble mi povus akcepti virinon kiu ne estos vere plej taŭga, sed tamen en ordo.

Shanshan: Se vi povus renkontiĝi kun la 60-jara vi, kion vi volas diri al la tiama vi?

Flama (vjetnamo, 25-jara): Feliĉe mi jam atingis tiun aĝon!

Shanshan: Se vi povus demandi al la tiama vi nur unu demandon, kion vi demandos?

Flama (vjetnamo, 25-jara): Ĉu vi ĝojas kaj estas feliĉa tiam?

Shanshan: ĉu vi ne volas demandi kio estos via edzo, kiom da beboj vi havos?

Flama (vjetnamo, 25-jara): Se ŝi respondos al mi, "mi estas ĝoja, mi estas tre feliĉa", tio multe signifas, kaj havas plimutlan informon ol aliaj.

Boris (italo, 25-jara): Ĉu vi havus ian pentindan kaj kio? Ĉar en tia kazo, mi daŭre havos la ŝancon interveni por ke ne plu estu pentinte.

Eruda Li (ĉino, pli ol 40-jara): Nur unu demando, ĉu?Eble mi demandos tiel, ĉu vi esta preta iri al via sekvanta vivo?

Shanshan: Ĉu vi ne demandos al ŝi kio okazus ĉe vi?

Eruda Li (ĉino, pli ol 40-jara): Mi tute ne timas. Ĉar mi scias, ke se mi ĉion faras kun bona koro kaj bona intenco, ĉio iros glate.

Shanshan: Kial vi estas tiel memfida?

Eruda Li (ĉino, pli ol 40-jara): Ĉu mi estas memfida?

Shanshan: Jes, pri via bela estonteco.

Eruda Li (ĉino, pli ol 40-jara):Mi jam diris al vi je la komenco, kia semo, kia frukto. Tial, kiam mi bone kaj diligente semas, mi certe bone rikortos. Tio estas la regulo.

Shanshan: Ĉu via nuna vivo estas simila al via imago kiam vi estis 20-jara?

Zhang Dali (ĉino, 62-jara): Ne, ne. Kiam mi estis 20 jara, en la jaro 1971 ĉe la fino de la kultura revolucio, mi fariĝis fervojisto. Tiam la penso de homoj estas konfuza kaj oni vivis en malalta vivnivelo. Kiam ne ekzistis televido, fridujo, lavmaŝino, eĉ radio-aparato. Post du-jara laboro mi aĉetis por mi radio-aparaton. Tiam mi vivis en Shanxi-provinco. Laŭ la loka moro, vi devas posedi biciklon, brakhorloĝon kaj kudro-maŝinon, tial la fraŭlino vizitos vin. Se ne, fraŭliĝo ĝis maljuniĝo. Tiam mi pensis, kiam mi emeritiĝos, mi vivus sola kun mia pensio. Mi vivus riĉe kaj mi manĝos ĉion kion mi ŝantas manĝi, ekzemple bovaĵon kun terpomo. Nun mi havas edzinon, kaj 26-jaran filon, kun la salajro duobla ol pensioj de mi kaj mia edzino. En mia loĝejo troviĝas lavimaŝino, fridujo, kaj aliaj hejmelektraj aparatoj.

Shanshan: Je la fino de la intervjuo, kion vi volas diri al la junuloj, kiuj nun estas tre konfuzitaj pri la malalta salajro, malĝoja vivo kaj tiel plu?

Jo Haazen (belgiano, pli ol 60-jara): Klopodu studi la leĝojn de la naturo, klopodu gardi la klarecon en via kapo, la purecon en via koro, bonan sanon. Pureco malfermas multajn eblecojn. Se viaj fenestroj estas malpuraj, la suno ne povas eniri. Se viaj pensoj estas malpuraj, vi malhelpas vin mem. Kiam la unua cifero ŝanĝiĝas, ni ricevas ŝoketon, ni diru. Do ankaŭ mi ricevis tiajn ŝokojn jam 6 fojojn. Sed mi evidente esperas ricevi la 7-an, 8-an kaj centan fojon. Kiel dirite, la vivo estas bela kaj interesa.

Shanshan: Antaŭe mi maltrankviliĝis pri la rapida tempofluo, kaj tute ne volis iri al la 30-jara vivo. Tamen nun mi iom ĝuas mian 30-jaraĝon kaj vere sentas, ke mi ricevas plimulton ol en la 20-aj jaroj. La vivo en maljunaĝo ankaŭ estas vivo, ne restaĵo, oni ankoraŭ havas kaj bezonas esperon, pasion kaj amon.

Jo Haazen (belgiano, pli ol 60-jara): Tio pruvas, ke vi komprenas, ke ĉiu aĝo havas sian tipan belecon kaj siajn tipajn valorojn.

Shanshan: Estas la vivo ĉu ne!

Jo Haazen (belgiano, pli ol 60-jara): Jes, la vivo estas tia!

Shanshan: C'est la vie.

Jo Haazen (belgiano, pli ol 60-jara): C'est la vie.

Shanshan: Mi tre ĝojas paroli kun vi. Bonan sanon kaj ĉion bonan!

Jo Haazen (belgiano, pli ol 60-jara): Dankon!

Shanshan: Ĝis!

【Koran dankon al s-ro Michael Boris Mandirola pro la intervjuoj, faritaj de li.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin