Fokusoj de la Semajno (Jun. 17)

(GMT+08:00) 2016-06-17 10:45:11     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde telefonis al sia usona paralelulo Barack Obama por esprimi kondolencon pro la pafmortigo en Orlando, Florido. En la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo Xi esprimis profundan simpation kaj sinceran kondolencon al Obama, la usona registaro kaj la usona popolo. Li ankaŭ sentis malĝojon pri la viktimoj de la atako.

Almenaŭ 49 homoj estis mortigitaj kaj 53 aliaj vunditaj, inkluzive de policano, dimanĉe frumatene en amaspafmortigo en geja noktoklubo en Orlando, Florido. Usonaj mediatoj raportis, ke la atencanto, 29-jara afgan-devena usonano, nomiĝas Omar Mateen kaj loĝis en Florido. Antaŭ la atako li telefonis al la polico, deklarante sian lojalecon al la Islama Ŝtato, kaj dum la atako li provis traktadi kun la polico.

Tio estis la plej letala atako en la historio de Usono de post la terorista atako en la 11a de septembro 2001. La islama ŝtato deklaris respondecon pri la amaspafmortigo.

Ĉinio kaj Germanio promesis pli fortan kunlaboron en la kvara sesio de interregistara konsiliĝo okazigita dum la vizito de ĉefministro Angela Merkel en Ĉinio.

Lunde en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj Merkel kunprezidis la konsiliĝon, en kiu oficialuloj de 26 registaraj departementoj de la du landoj raportis pri la freŝa progreso de kunlaboro en siaj kampoj.

Komuna deklaro de la konsiliĝo diris, ke la du landoj kunlaboros pri politika solvado de la siria demando, fortigos dialogon pri demando de Afganio, kunlaboros sub la kadro de la Grupo 20 pri daŭrigebla kaj ekvilibra kresko de la monda ekonomio, kaj plibonigos rilatojn inter Ĉinio kaj EU. Kunlaboro estos vastigita en edukado, turismo kaj komunikiloj, kun pli da junulaj interŝanĝoj pri futbalo. La du flankoj kreos justan kaj malferman medion por dudirekta investado, kaj kunlaboros pli strikte en inteligenta manufakturado, financo, aŭtofabrikado, informadiko kaj aviado.

Ili ankaŭ esploros kunlaboron en triaj landoj, ekzemple Afganio, kie ili planas helpi trejnadon de minejaj inĝenieroj kaj kunlabori pri antaŭzorgo kaj mildigo de katastrofo. La kunlaboro inter Ĉinio kaj EU en la Zono kaj Vojo kaj azi-eŭropa transporta koridoro subtenos kunlaboron de altrapida fervojo en trialandaj merkatoj.

La ĉina registaro ĵaŭde publikigis la blankan libron pri disvolvado de la Navig-Satelita Sistemo BeiDou, kiu estis sendepende disvolvata kaj funkciigata de Ĉinio.

La dokumento publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio diris, ke Ĉinio formulis tri-paŝan strategion por disvolvi la sistemon BeiDou, kun la celo kompletigi la ĝeneralan aranĝon kun 35 satelitoj ĉirkaŭ la jaro 2020 por disponigi servojn al tutmondaj uzantoj.

Ĉinio intencis, ke en la unua paŝo, la projekto liveru servojn al enlandaj uzantoj, kaj en la dua, la sistemo etendu servojn al la azi-pacifika regiono. La dua paŝo estis plenumita antaŭ la fino de 2012.

La Navig-Satelita Sistemo BeiDou liveros ĉiaveterajn kaj ĉiutempajn precizajn servojn de lokalizado, navigado kaj hordonado al tutmondaj uzantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin