Saluton el Premiito Fabio Bettani (Italio)

(GMT+08:00) 2016-06-20 17:29:08     Redaktoro:Ĝoja

Saluton, karaj geamikoj! Mi nomiĝas Fabjo, mi loĝas en la urbo Bologna en la nordo de Italujo. Kaj mi estas unu el la gajnintoj de la unua filmkonkurso "Teo kaj Amo". Do estas por mi granda honoro nome de ĉiuj gajnintoj de la unua filmkonkurso deziri bonŝancon kaj al la partoprenantoj kaj al la organizantoj de la dua filmkonkurso.

Do por ni gajnintoj, pasintjare estis belega, mirinda okazo ekkoni Ĉinion danke al la festivalo. Ni pasigis unu sejmanon da aventuroj en Ĉinio, ni partoprenis teceremoniojn, ni ricevis universitatajn lecionojn, ni spertis la veran ĉiutagan vivon de ĉinaj tekultivistoj kaj ni eĉ amikiĝis kun lokaj ĉinaj familioj. Do mi kore bondeziras sukceson por la dua filmkonkurso. Sanon, teon kaj amon!

 

Fabio Bettani kaj liaj gepatroj kun ĉinaj amikoj

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin