Detruita la plej granda mafio de ĉindevenuloj en Argentino

(GMT+08:00) 2016-06-20 09:57:02     Redaktoro:Xiong Linping

La argentina ĵurnalo El País en la 13a de junio raportis: la 13an de junio la argentina Ministerio de Sekureco organizis en la ejo de la Federala Polico gazetaran konferencon kaj proklamis, ke ĉinaj policanoj speciale senditaj kaj argentinaj federalaj policanoj kunlabore detruis Pixiu, la plej grandan mafion de ĉindevenuloj en Argentino, kaj arestis 40 homojn.

En la konferenco Patricia Bullrich, ministro pri Sekureco, diris: "Tiu ĉi manovro kontraŭ krimo estas la plej grava kaj tre sukcesa agado en la argentina historio. La manovro havas tre gravan signifon por protekti la lokajn sekurecon kaj trankvilon, precipe tiujn de ĉindevenuloj en Argentino. "

La lastan semajnfinon ĉinaj kaj argentinaj policanoj disvolvis en 22 lokoj agadon kontraŭ la mafio. Ili konfiskis 14 pistolojn, 149 mil pesojn, 3 700 usonajn dolarojn, 4 aŭtomobilojn kaj narkotaĵon. En unu el tiuj agoj okazis pafado inter policanoj kaj mafianoj. Vundiĝis 2 policanoj.

Nun, el la kaptitoj 9 restas en reteniteco kiel pezaj krimuloj, kaj aliaj 31 estas kaŭciitaj.

Bullrich asertis, ke la estro de la organizo Pixiu estas ĉino, sed en la bando troviĝas ankaŭ bolivianoj, kolombianoj kaj peruanoj. Tiu ĉi mafia bando faras krimon almenaŭ dum 10 jaroj, celante ĉefe al lokaj ĉinaj butikistoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin