Saluton el Fabjo Mota Monteiro, brazila premiito de la unua konkurso

(GMT+08:00) 2016-11-08 16:21:00     Redaktoro:Ĝoja

Saluton, geamikoj! Mi nomiĝas Fabjo kaj mi parolas en la urbo Fortalezo en Brazilo. Mi partoprenis en la unua konkurso "Teo kaj Amo".

Mi estis inter la premiitoj kaj tio donacis al mi neforgeseblan sperton, mirindan sperton bonegan, neimageblan, specialan, mojosan… mi eĉ ne havas taŭgan vorton por difini tion. Pro tio, mi volas deziri ĉion bonan, plenan sukceson al la dua filmfestivalo "Teo kaj Amo".

Mi opinias, ke tiu ĉi festivalo estas unu el la plej gravaj interesaj kaj instigaj iniciatoj ene de nia esperanto-mondo. Do, se vi estas esperantisto, apogu ĝin, partoprenu en ĝi!  Kaj se vi ne estas esperantisto, mi bedaŭras…

Fabjo gajnis la unuan premion per la filmo "La teo kiu venigas amatinon"

Fabjo spertis kamparan vivon en Ĉinio

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin