Kuracado akompanata de bestoj helpas al homoj superi ties proprajn limigojn

(GMT+08:00) 2016-06-22 17:11:43     Redaktoro:Pluveta

Multaj kuracistoj serĉas rimedojn por aliigi kuracadon al plezura aktivado por la paciento. Ĉi-rilate, terapio akompanata de bestoj pli kaj pli populariĝas en medicino. Jam diskonigita en Eŭropo kaj Usono, ne temas pri praktiko anstataŭanta konvenciajn terapiojn kaj kuracadojn, sed pri komplemento por plibonigi la vivkvaliton de personoj kutime ignorataj de la socio, kiel pacientoj kun handikapoj fizikaj, sensaj, mensaj kaj motoraj.

"Bestoj humanigas la hospitalan medion. Ene de iu institucio, la persono eniras en staton de granda izoliteco. (…) Tiu situacio kreas streĉiĝon, kio rezultigas malaltan nivelon de la imunsistemo. Tio povas malsanigi homon pli facile. Tial, per helpo de bestoj, ni venigas la eksteran mondon en la hospitalon", klarigas Silvana Prado, brazila psikologiistino kaj fondintino de NRO Patas Therapeutas, al la programo Solidara Socio*, de TV Bona Volo.

Ŝi rakontas kiel oni realigas tiun solidaran laboron en ŝia NRO: "Ni plenumas du tipojn: Ni laboras per 'akompanata aktiveco', dum kiu la hundoj venas surloken, ludas kun la infanoj, saltas sur la liton; la maljunuloj promenas; temas pri okazo pli malofta. Ni realigas ankaŭ la 'akompanatan terapion', kiu okazas akompane de iu sanlaboristo. Ni akceptas pacientojn maljunajn kun Alzheimer-malsano, kaj faras aktivecojn por plibonigo de kogno, memoro, memoraĵoj, kaj ankaŭ fizioterapio".

La specialistino asertas ke, por garantii la atendatajn plibonigojn de sanstato , la dombestoj bezon'as havi trajton, kiu respondas al la neceso de la paciento. "Ili devas esti amemaj, ŝati homojn kaj aliajn bestojn. Ili ne povas havi malamikajn kondutojn, kiel mordi kaj graŭli. Krom amemo, ili bezonas havi bazan trejnadon por ke oni havu pli bonan regadon super ili. Menciindas ankaŭ tiu flanko pri sensivemo, rilatanta la kvin sensorganojn. Ili ne povas senti sin ĝenata, ekzemple, se oni tuŝas ilin."

Ĉar temas pri kuracado en hospitaloj, diversaj zorgoj devas esti konsiderataj. "Ni havas besto-kuracistinon, kiu akompanas niajn dombestojn. Ili ricevas kvar vakcinojn. (...) Kaj ili bezonas regule baniĝi, esti senigitaj je tartaro, kun la dentoj kaj felo brositaj, tonditaj ungoj ktp. Post tio, la besto-kuracistino liveras la raporton de ĉiu besto, kiu deĵoros en la hospitaloj. Antaŭ kaj post la deĵoro, iliaj piedoj estas purigitaj per potencaj baktericidoj, por ke ili ne havu problemon."

La terapio akompanata de bestoj postulas nek rason nek grandon specifajn. Laŭ la psikologiistino, la kuracado per helpo de bestoj estas efika, ĉar la bestoj oferas ion plian por la malsanuloj: "La bestoj ne juĝas nin kaj akceptas nin tiaj, kiaj ni estas. Ni povas esti vunditaj aŭ en radseĝo, ili ne vidas problemon en tio kaj amas nin iel ajn."

Kiu havas enhospitaliĝintan konatulon kaj volas realigi iun aktivecon kun la dombesto de la paciento mem, tiu bezonas konsulti la hospitalon. Krome, kiu volas aliigi sian beston al helpanto dum kuracado de enhospitaliĝintaj pacientoj, tiu devas unue serĉi hospitalojn, kiuj permesas tian terapion, kaj realigi testojn por vidi ĉu la besto estas konvena por tiu funkcio, ĉar ĝi devas esti trankvila, vakcinita, obeema, fidinda kaj afabla.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin