Interesaj tetabloj de membroj de Grupo 20---tetablo de Turkio

(GMT+08:00) 2016-06-23 10:07:23     Redaktoro:Selena

Tetablo de Turkio estas desegnita de Yangyang el la teo-kompanio kun limigita respondeco Chasong en Hangzhou. La desegnisto estas inspirita de la turka densa tekulturo dum lia unua vizito al Turkio en 2015. En Turkio se vi volas, vi povas aĉeti brilkolore dolĉan kaj duonvarman tetrinkaĵon en ajna loko.

Turkoj ŝatas infuzi teon en bolanta akvo. Ĝenerale ili uzas karakteran servicon, konsistantan el du tekruĉoj granda kaj malgranda. La malgranda kun la turka bruna teo estas sur la supro de la granda, kaj la granda kun varma akvo en la bazo. La bruna teo elspiras freŝan bonodoron per vaporo de boligita akvo en la granda tekruĉo. Tiam la brilkoloro de tetrinkaĵo aperas post la akvoverŝo en la malgrandan tekruĉon.

Turkoj ŝatas tulipon kaj kutimas uzi tetason kun tulipa formo kiam ili ĝuas la brunan teon. Trinkante oni povas aldoni bolantan akvon kaj pecigitan sukeron laŭ sia propra gusto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin