Krakrostitaj maktroj

(GMT+08:00) 2016-06-24 16:28:04     Redaktoro:Shanshan

Maktro estas ofte elektata manĝaĵo de ĉinoj pro sia freŝeco, bongusteco, riĉa nutraĵo kaj malalta prezo. Oni kuiras ĝin diversmaniere, ekzemple boligado, salato, krakrosto kaj farĉo. Tamen antaŭ kuirado, forigi koton kaj sablon inter maktroj estas tre grave. Jen mi prezentos al vi la miajn rimedojn!

【Materialoj】: maktroj 500g

verda kaj ruĝa papriko 10g

askalono 20g

ajlo 20g

zingibro 10g

salo 6g

maraĵa sojo 5ml

sezama oleo 5ml (aŭ kuiroleo, olivoleo)

1. Purigu maktrojn per broso. Aldonu akvon, salon je 3g kaj sezeman oleon en pelvon kaj kirlu. Malkovru la pelvon post 3 aŭ 4 horoj.

2+3. Refoje purigu la maktrojn. Pecigu askalonon, zingibron, ajlon kaj paprikojn.

4. Enmetu pecetojn de askalono kaj zingibro en poton post kiam la kuiroleo varmiĝas.

5+6. Aldonu maktrojn kaj senĉese kirlu ĝis ĉiuj malfermas siajn konkojn.

7. Aldonu pecetojn de paprikoj, salon, maraĵan sojon, kaj kirlu 1 minuton. Enmetu pecetojn de ajloj kaj kirlu 30 sekundoj. La plado estas preta!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin