Novaĵoj (Junio 24)

(GMT+08:00) 2016-06-24 18:02:34     Redaktoro:Mirinda

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 24a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi Jinping prezidis la trian kunvenon de ŝtatestroj de Ĉinio, Rusio kaj Mongolio; Britio voĉdonis por foriro el la Eŭropa Unio en historia referendumo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĵaŭde en Taŝkento okazis la 3a kunveno de ŝtatestroj de Ĉinio, Rusio kaj Mongolio. Ĝin ĉeestis ĉina prezidanto Xi Jinping, rusa prezidento Vlatimir Putin kaj mongola prezidento Tsakhia Elbegdorj. Xi prezidis la renkontiĝon.

Xi montris, ke Ĉinio, Rusio kaj Mongolio kiel proksimaj najbaroj strikte kunlaboras, efektivigis sian mezlongperiodan vojmapon, kaj la kunlaboro en ekonomio kaj komerco, interhomaj interŝanĝoj, transita transporto, turismo kaj sporto akiris pozitivan progreson kaj atingojn. Li diris, ke Ĉinio estas kontenta pri la triflanka kunlaboro. Li proponis, ke la tri landoj aktive antaŭenpuŝu triflankan ampleksan kunlaboron, integrante la Silkvojan Eknomian Zonon iniciatitan de Ĉinio, disvolvan strategion de Rusio, precipe la planon pri la transkontinenta fervojo, kaj la Stepan Vojon de Mongolio.

Rusa prezidento Vladimir Putin diris, ke Rusio, Ĉinio kaj Mongolio estas bonaj najbaroj surbaze de egaleco, respekto kaj reciproka profito. Rusio klopodos kun Ĉinio kaj Mongolio por efektivigi transporton, infrastrukturan konstruadon, simpligon de landlimaj formalaĵoj kaj antaŭenigi regionan ekonomian integriĝon laŭ kunlabora konsento de la tri landoj. Rusio volas akceli interhomajn interŝanĝojn de la tri landoj.

Mongola prezidento Elbegdorj diris, ke la plano de ekonomia koridoro inter la tri landoj estas tre grava. Mongolio volas labori kun Ĉinio kaj Rusio por akceli konstruadon de trafika infrastrukturo kaj fortigi ekonomian kunlaboron inter landlimaj regionoj. Mongolio ankaŭ esperas pluan kunlaboron kun Ĉinio kaj Rusio en agrikulturo kaj mildigo de naturaj katastrofoj.

Vendrede en Taŝkento ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun sia kazaĥa kolego Nursudan Nazarbaev.

Xi emfazis, ke en la pasintaj kvin jaroj post la starigo de ĉina-kazaĥa strategia partnereco, duflankaj rilatoj pli rapide disvolviĝis kaj akiris riĉan rikolton. Ĉinio kaj Kazaĥio estas vera komunumo de interesoj kaj sorto. Li diris, ke Ĉinio volas labori kun Kazaĥio por plialtigi la nivelon de duflanka kunlaboro. Li emfazis, ke la du landoj devas subteni striktajn altnivelajn kontaktojn, kompreni kaj subteni sin reciproke pri gravaj aferoj kaj ĉiam plani kunlaboron laŭ strategia kaj longperioda konsidero.

Nazarbaev unue gratulis la Komunistan Partion de Ĉinio okaze de ĝia 95a datreveno. Li diris, ke disvolvado de bonnajbareco, reciproka konfido kaj amikeco kun Ĉinio estas prioritata en la eksterlandaj aferoj de Kazaĥio. Li akcentis, ke lia lando firme subtenas la iniciaton de la Silkvoja Ekonomia Zono, konsentas akceli integriĝon de la ĉina iniciato kaj la nova ekonomia politiko Brila Vojo kaj volas frue komenci programojn de kunlaboro en aŭtofabrikado, kemia industrio kaj produktkapablo kaj plifortigi kunlaboron en komerco, agrikulturo, loĝistiko, infrastrukturo kaj turismo.

La loka stabejo de savado diris vendrede, ke 98 homoj estis mortigitaj kaj ĉirkaŭ 800 aliaj vunditaj en tornado kaj hajloŝtormo en la orienta ĉina provinco Jiangsu.

Pluvego, hajlado kaj tornado trafis partojn de la urbo Yancheng proksima al la orienta marbordo de Ĉinio je la 2a horo kaj 30 minutoj ĵaŭde posttagmeze, detruante konstruaĵojn, arbojn, veturilojn kaj fostojn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ordonis fari plenfortan savadon, informiĝinte pri la gravaj perdoj pro la katastrofo. Xi, kiu estas en Uzbekio dum ŝtata vizito kaj ĉeesto de la pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, ordonis la Ŝtatan Konsilion sendi laborgrupon al Jiangsu por kontroli la savadon. Li diris, ke aŭtoritatoj devas fari sian plejeblon por redukti viktimojn kaj faciligi reloĝigon de suferintoj de la ekstrema vetero.

Ĉinio ĵaŭde aplaŭdis la rimarkojn de rusaj oficialuloj pri la demando de la Suda Ĉina Maro, nomante ilin justa voĉo de la internacia komunumo.

Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio aprezas la sintenon de Rusio, kiu reflektas la realan situacion en la Suda Ĉina Maro kaj la radikon de la demando. Hua faris la rimarkon post komento de rusa ambasadoro al Ĉinio Andrei Denisov, kiu atribuis la streĉitan situacion en la regiono de la Suda Ĉina Maro al la enmiksiĝo de eksteraj landoj.

Ankaŭ proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Maria Zakharova diris en gazetara konferenco en la 10a de junio, ke Rusio opinias, ke la interveno de ekstera partio nur faras la streĉitan situacion pli malbona.

Hua diris, ke iuj landoj intervenis por siaj propraj interesoj, kaj iliaj agoj estigis regionan konflikton kaj puŝis la "militecigon" de la Suda Ĉina Maro. Ŝi urĝis koncernajn landojn respekti klopodojn por defendo de paco kaj stabileco en la Suda Ĉina Maro kaj ludi konstrueman rolon tiucele.

La Elekt-Komisiono vendrede diris, ke Britio voĉdonis por foriro el la Eŭropa Unio.

Jenny Watson, ĉefoficialulo pri nombrado de voĉoj de la referendumo de EU, anoncis, ke 17,4 milionoj da britanoj voĉdonis por la foriro de Britio el la unio, dum 16,1 milionoj voĉdonis por restado en la unio, kaj la kvanto de partoprenantoj en la referendumo atingis 72,2 procentojn.

La britaj amaskomunikiloj raportis, ke la procezo de foriro ne tuj komenciĝos kaj bezonas longan tempon. La fina rezulto montris, ke Skotlando kaj Nord-Irlando voĉdonis por restado en la unio, Kimrio kaj Anglio subtenis la foiron.

La Sekureca Konsilio de UN ĵaŭde forte kondamnis la lastatempajn ĵetojn de balistaj misiloj de la Korea Demokratia Popola Respubliko.

Gazetara deklaro publikigita de la 15-nacia konsilio diris, ke tiuj ripetaj ĵetoj grave malobservis la internaciajn devojn de la Korea Demokratia Popola Respubliko sub rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio.

Ĵaŭde matene, la Korea Demokratia Popola Respubliko anoncis, ke ĝi sukcese provpafis ter-teran mez- kaj long-distancan strategian balistan misilon Hwasong-10.

La deklaro diris, ke la membroj de la Sekureca Konsilio bedaŭras ĉiujn balist-misilajn aktivecojn, ĉar tiaj aktivecoj kontribuas al la disvolvado de la transporta sistemo de nuklea armilo kaj pliigas la streĉitecon.

La Sekureca Konsilio esprimis ankaŭ seriozan maltrankvilon, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko faris pluajn ĵetojn de balistaj misiloj spite al la ripetaj deklaroj de la Sekureca Konsilio.

La deklaro aldonis, ke la konsilio reasertis, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko detenu pliajn agojn, inkluzive de nukleaj provoj, kiuj malobservas la rilatajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio, kaj plenumu siajn devojn sub tiuj rezolucioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin