"Korpofortikiga aŭtobuso" lanĉota en Britio

(GMT+08:00) 2016-06-27 14:23:19     Redaktoro:Xiong Linping

La 16an de junio la usona retejo Odditycentral raportis, ke en la brita ĉefurbo Londono eblos lanĉi "korpofortikigan aŭtobuson", en kiu oni tiel garnas multajn fiksitajn biciklojn, ke pasaĝeroj povas sin ekzerci dumvoje kaj ne plu iri speciale al gimnastikejo fortikigi la korpon.

Tian aŭtobuson oni nomas Ride2Rebel. Ĝin lanĉos la brita Korpofortikiga Kompanio Ride. En la aŭtobuso reformita troviĝas, anstataŭ sidlokoj, fiksitaj bicikloj; la pasaĝeroj, kiuj veturas de la hejmo al la laborejo aŭ inverse, povas traveture fortigi sian muskolaron. Tiuj ĉi aŭtobusoj estos lanĉitaj en la kvar regionoj orienta, suda, okcidenta kaj norda de Londono kaj ĉe la buslinioj plej preferataj de tiuj, kiuj iras aŭ reiras perbuse.

La "korpofortikiga aŭtobuso" estas iniciatita de James Balfour kaj Giles Dean, la komunaj fondintoj de la kompanio Rebel. Balfour diris: "Ni povas altigi la efikon de la vivo de homoj, ŝanĝante ilian veturkutimon. Por tiuj homoj, kiuj volas partopreni en korpokonstruado sed ne havas tempon por tion fari, la korpofortikigaj aŭtobusoj proponas plej perfektan solvoprojekton: ili povas utiligi la tempon en efika maksimumo."

Parenteze, Ride2Rebel tre bone solvas la obsedon de labormaniuloj, kiuj ĉiam okupiĝas pri laboro, sed ne havas tempon por fari ekzercadon. Ride konstatis, ke ilia iniciato jam vekis ĉe multaj homoj interesiĝon. Balfour sugestis en majo: "La interesiĝo ĉe homoj tiom flamas, ke nia retejo por registriĝo jam entute paneis. Ni ne devas ne pritrakti la problemon en alia aparta servilo." La retejo Ride2Rebel asertis ke, kvankam la trafika servo ankoraŭ ne estas montrita, tamen nun jam estas 8 121 homoj, kiuj atendas aĉeton de la biletoj.

Kiam do la "korpofortikiga aŭtobuso" komencos sian vojveturadon? Tio dependas de la alternativo: ĉu la registaro aprobas la projekton aŭ ne. La kompanio Ride proklamis, ke la busoj Ride2Rebel komencos funkcii sur londonaj stratoj plej malfrue – iom poste en ĉi tiu jaro. Evidentiĝas, ke sekureco estas la plej granda obstaklo de tiu ĉi korpofortikiga programo – ĉe la bicikloj fiksitaj en la aŭtobusoj ne estas instalitaj sekurigaj zonoj, des pli, ke Balfour ankaŭ ne menciis sekurecajn kaskojn. Sed li diris: "Ni estas konsiliĝantaj kun la buskompanio kaj registaraj instancoj, por certigi ĉiujn kondiĉojn pri sano kaj sekureco."

Se Ride2Rebel vere aperos sur stratoj, la biletoj por 45-minuta veturado eble postulos po 12-15 pundojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin