Tianjin kreas favoran medion por entreprenado

(GMT+08:00) 2016-06-28 10:21:33     Redaktoro:Selena

El: Li Shengli/ ICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al ICPress)

 


Iasence la nova distrikto Binhai de Tianjin-urbo en la ĉina norda landparto estas rigardata kiel pordo malferma al la ekstero kaj estas titolita, post Shenzhen kaj Pudong-distrikto de Ŝanhajo en Ĉinio, kiel la tria speciala regiono, kiu atribuas sian grandan gravecon al impulso de la regiona ekonomia kresko. En 2015 la enlanda produktvaloro de Binhai-distrikto superis 920 miliardojn da juanoj. Nuntempe danke al favoraj politikoj, Tianjin antaŭenpuŝas novigon kaj entreprenadon kaj kreas justan ludkampon por leviĝantaj firmaoj.

La Iniciativa Spaco Tencent por amasa entreprenado sidas en la financa kvartalo de la Binhai-distrikto kaj altiris al si 50 malgrandajn firmaojn en pasintaj 8 monatoj. La internacia komerca firmao Ruiya okupiĝas pri surreta rekta vendo de aŭstraliaj varoj. Ĉefo de la firmao Wang Yao diris, ke li venis en la kompanion Tencent, ĉar ĝi havas bonan medion.

"Mi alte atentas riĉfonton de la kompanio Tencent, ĉiuj scias, ke ne ekzistas pli bona riĉfonto pri klientoj ol tiu de la socia retejo Wechat de la kompanio Tencent. Cetere doganfavoraj politikoj de la Binhai-distrikto estas tre gravaj. La distrikto ankaŭ plifortigas monsubtenon al firmaoj, kaj nun ni petas starigi kapitalon el la fonduso por krei entreprenon."

Estro de la spaco Shi Jiqiang konigis, ke la distrikto senpage liveras lokon por starigi entreprenojn, kaj la spaco, surbaze de granda datumo kaj tekniko de Tencent, helpas al tiuj firmaoj kolekti monon kaj financi bonajn programojn kaj partoprenas en la akcia investo de elstaraj entreprenoj.

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin