Britio okazigis unuafojan kabinetan kunvenon post referendumo

(GMT+08:00) 2016-06-28 12:42:51     Redaktoro:Shanshan

Brita ĉefministro David Cameron prezidis la unuan kunvenon de la brita kabineto post la referendumo pri foriro el la Eŭropa Unio. Cameron diris, ke nun la registaro havas bazan respondecon, ke ĝi devas garantii la unuiĝon de la ŝtato post la referendumo.

Post la kunveno Cameron diris en la Malsupra Ĉambro de la parlamento, ke la decido farita de britaj civitanoj per referendumo devas esti respektata. Kvankam Britio decidis foriri el EU, tamen ĝi ne forlasos Eŭropon kaj aliajn landojn. Li diris, ke la membro de la kabineto jam konsentis establi novan institucion por trakti koncernajn aferojn pri foriro el EU.

Graham Brady, prezidanto de administra komitato de la konservativa partio, deklaris, ke kandidatigo por la venonta prezidanto de la partio komenciĝos en merkredo. La nova prezidanto enoficiĝos en la 2a de septembro kaj fariĝos brita ĉefministro anstataŭ Cameron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin