Novaĵoj (Junio 29)

(GMT+08:00) 2016-06-29 16:20:08     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 29-a de junio, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke ĉefministro Li dialogis kun entreprenistoj en la Somera Davos-Forumo; teroristaj atakoj en Istanbulo mortigis 36 homojn. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde matene en Tianjin, ĉina ĉefministro Li Keqiang dialogis kun pli ol 300 entreprenistoj el diversaj landoj, kiuj ĉeestis la Someran Davos-Forumon 2016.

Prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo Klaus Schwab kaj estroj de Royal DSM, CloudFlare, CRM kaj aliaj entreprenoj faris parolojn kaj levis demandojn pri la ekonomia situacio de Ĉinio, struktura reformado, plibonigo de fabrikado, financa kaj kapitala merkato kaj aliaj temoj, kaj Li respondis ĉiujn iliajn demandojn.

Li diris, ke reformado estas baza movforto de la ekonomia disvolvado de Ĉinio. Ĉinio forte akcelas strukturan reformadon, precipe la proviz-flankan strukturan reformadon, antaŭenigas reformadon por simpligi administradon kaj transdoni povon, plibonigi servojn kaj redukti impostojn, disvolvas kreivon kaj ekspluatas potencialon de la merkato por subteni dungadon.

Schwab diris, ke Ĉinio okupas ege gravan pozicion en la monda ekonomio. Dum la forumo ĉefministro Li priskribis grandiozan perspektivon de la disvolvado de Ĉinio kaj prezentis konkretajn rimedojn por akceli reformadon kaj pord-malfermon, kaj pro tio la internacia komunumo plifirmigos sian fidon pri la perspektivo de Ĉinio.

Ĉefministro Li diris marde, ke Ĉinio kaj la Korea Respubliko devas respekti unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj kaj plifortigi komunikadon por konservi la ĝeneralan situacion de sia strategia partnereco de kunlaboro,.

La ĉefministro faris la rimarkon en interparolo kun sia paralelulo el la Korea Respubliko Hwang Kyo-Ahn en Pekino. Li diris, ke paco kaj stabileco en la Nordorienta Azio estas grava por la regiono kaj la mondo. Ĉinio volas kunlabori kun ĉiuj rilataj partioj por sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj por la disvolvado kaj prospero de la regiono.

Hwang diris, ke la Korea Respubliko volas konservi la ĝeneralan situacion de la duflankaj rilatoj, plifortigi strategian komunikadon kun Ĉinio kaj kune defendi pacon kaj stabilecon en la Nordorienta Azio.

Rilate al duflanka kunlaboro, Li urĝis la du flankojn akceli kunlaboron sub la duflanka liberkomerca interkonsento; antaŭenigi komunan esploron, novigon kaj entreprenadon; kaj pligrandigi kunlaboron en la kampoj, kiel ekzemple aŭtofabrikado, robotiko, tabulaj ekranoj, novaj materialoj, kaj inform-komunikado.

Li ankaŭ vokis al la du landoj esplori kunlaboron pri financa integriĝo, subteni transliman elektronikan komercon kaj akceli kulturajn kaj interhomajn interŝanĝojn.

Marde vespere en la Internacia Flughaveno Istanbul-Ataturk de Turkio okazis sinsekvaj suicidaj bombatakoj, kiuj mortigis 36 homojn kaj vundis aliajn pli ol 140. Merkrede frumatene turka ĉefministro Binali Yildirim anoncis, ke la ekstremisma organizo Islama Ŝtato faris la atakojn.

Marde ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon publikigis deklaron pere de sia proparolanto, kondamnante la terorismajn atakojn en Istanbulo kaj alvokante pli fortajn klopodojn de la internacia komunumo por bati terorismon. La deklaro diris, ke Ban esprimis kondolencon al la familianoj de la viktimoj kaj al la registaro kaj popolo de Turkio. Li aldonis, ke li staras kun Turkio por kune trakti la minacon.

Marde vespere turka prezidento Recep Tayyip Erdogan publikigis skriban deklaron, forte kondamnante la terorismajn atakojn en la flughaveno kaj urĝante la okcidentajn landojn preni fortan starpunkton por bati terorismon. La deklaro diris, ke tiuj atakoj dum la Ramadano montris, ke teroristoj senbride atakis senkulpajn civilulojn por subfosi Turkion per sangado kaj doloro. Turkio esperas, ke registaroj, parlamentoj, mediatoj kaj societoj de diversaj landoj, precipe la okcidentaj, montru firman starpunkton en la batalo kontraŭ terorismo.

Marde en Ankaro, aprobite de la Granda Nacia Asembleo de Turkio, vicministro pri eksterlandaj aferoj Feridun Hadi Sinirlioglu subskribis la interkonsenton inter Turkio kaj Israelo pri renormaligo de duflankaj rilatoj.

La turka Anatolia Novaĵ-Agentejo raportis, ke laŭ la interkonsento Israelo donos 20 milionojn da usonaj dolaroj da kompenso al la familioj de viktimoj de la evento de la ŝipo Mavi Marmara, kaj Turkio rezignos leĝan agadon kontraŭ oficiroj, kiuj partoprenis en tiu okazaĵo. Israelo daŭrigos blokadon de la Gazaa Zono, tamen Turkio povos liveri al Gazao humanitarajn helpojn.

La saman tagon ankaŭ la israela Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron, anoncante, ke tiutage en Jerusalemo ĝenerala direktoro de la ministerio Dore Gold subskribis la interkonsenton pri renormaligo de la duflankaj rilatoj.

La nederlanda Ĉambro de Reprezentantoj marde malakceptis per 134 voĉoj kontraŭ 16 la mocion prezentitan de la ekstreme dekstra Partio de Libereco pri referendumo koncerna al la membreco de Nerderlando en la Eŭropa Unio.

Post kiam Britio decidis foriron el la Eŭropa Unio per referendumo, ankaŭ la nederlanda Partio de Libereco proponis referendumon por decidi, ĉu Nederlando restu en aŭ foriru el la unio. Inter la 150 membroj de la Ĉambro de Reprezentantoj, nur 14 el la nova Partio de Libereco kaj du aliaj voĉdonis por la mocio.

Laŭ nederlanda leĝo, propono pri referendumo devas esti akceptita per plimulto en la parlamento aŭ aprobita de ĉefministro. Nederlanda ĉefministro Mark Rutte diris, ke li ne konsentas pri tiu maniero nek aprobas foriron de la lando el la unio.

Marde palestina prezidento Mahmoud Abbas interparolis kun vizitanta ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon. Ili interŝanĝis opiniojn pri la franca iniciato, rekonstruado de Gazao kaj interna repacigo de Palestino.

Abbas diris poste en komuna gazetara konferenco, ke Palestino restas fidela al sia promeso pri la du-ŝtata solvo kaj volas realigi regionan pacon per intertraktado. Li atentigis, ke la unuflanka agado de Israelo kaj ĝiaj kontinua okupado sur palestina teritorio kaj plivastigo de judaj setlejoj damaĝis la du-ŝtatan solvon kaj ne utilas al regiona paco.

Abbas emfazis, ke por fini la kelkdek-jaran maljustan traktadon al la palestina popolo, devas esti donita al Palestino aŭtonomeco kaj garantiita la efektivigo de rilataj devigaj internaciaj rezolucioj. Li aldonis, ke Palestino volas akcepti pacon bazitan sur la du-ŝtata solvo, tamen estas la demando, ke la okupacio sur palestina teritorio kaj plivastigo de judaj setlejoj fare de Israelo ne utilas al la du-ŝtata solvo.

Dmitri Peskov, gazetara sekretario de rusa prezidento, anoncis marde en gazetara konferenco, ke sub la propono de la rusa flanko, prezidento Vladimir Putin merkrede faros telefonan intertraktadon kun sia turka paralelulo Recep Tayyip Erdogan. Peskov diris, ke la pardonpeto de turka prezidento estis tre grava paŝo al la renormaligo de rilatoj inter la du landoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin