Ne plu estas Dek Demandoj, sed iom gemuta kaj zorgema

(GMT+08:00) 2016-06-30 16:16:18     Redaktoro:Li Lu

Karaj amikoj, jam estas meza junio, sed ĵus aperis la maja numero de la revuo Esperanto, la nova numero de la malnova gazeto, kiu jam havas tradicion de 111 jaroj kun "legantoj de pli ol 120 landoj" laŭ la nova redaktoro Atilla Kaszas, kiu prenis la redaktorecon el Fabrico Valle. Foliumante la majan numeron, mi havas novan senton, ke la revuo denove ŝanĝiĝas je la stilo.

La revuo konservas la antaŭajn kolumnojn kiaj Malferme, Kalejdoskope, pri UK, Recenzoj kaj Laste Aperis kaj aliaj, sed ne plu estas la rubriko Dek Demandoj, malmultiĝas la artikoloj pri lingvistiko kaj eseoj far la redaktoro mem. Kompreneble la parolo de la redaktoro estas nepra, ni do antaŭ ĉio legu, kiel la nova redaktoro diras en sia spaco Malferme (sen tema titolo):

"Se ni imagus Esperantion kiel tutmondan urbon de (ni diru) cent mil loĝantoj, kun urbestraro, urba teatro, lernejoj, kulturdomoj, lokaj festoj, monumentoj, flago, blazono, partneraj urboj, librovendejoj, lokaj popolkantoj kaj legendoj, historioj, famuloj, naskejo kaj tombejo – tiam nia revuo devas esti ĝia loka gazeto. La tasko tiam estas informi pri la gravaj aferoj, kiuj okazas en la komunumo, kaj samtempe eduki kaj distri la loĝantojn per interesaĵoj. Tamen la loka gazeto povas bone funkcii nur tiam, se la loĝantoj kaj legantoj sentas ĝin kiel sian propran, se ili ne nur legas la gazeton, sed ankaŭ kontribuas al kaj komunikas kun ĝi."

Aha, nia redaktoro alvoku nin multe kontribui al esperantaj gazetoj, estas kunpremia konkurso!

La nova redaktoro rekomendas al legantoj pri KIK2, tio estas Konkurso de Internacia Kontribuo por gazetoj, lanĉita de Japana Esperanta Junularo, kies biblioteko troviĝas en Ŝimonoseki. Jen estas la anonco sur la sama paĝo 99:

Ĉiu partoprenanto gajnos.

"Por instigi kaj multigi verkemulojn ekster Eŭropo, la Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki lanĉas 2-jaran konkurson "KIK2". La monsumo de la premio (mon-donaco) estos 1600 eŭroj. Kontraŭ 1 kontribuaĵo oni gajnas 1 poenton kaj oni dividas la sumon de la premio laŭ poentoj. Do, estas eblo gajni eron de la premio por ĉiuj, eĉ por tiu kiu aperigas nur 1 artikolon. Kiel kontribuaĵon oni traktas poemon, novelon, tradukaĵon, recenzon, kaj raporton. Por partopreni nepras registriĝo en la retejo. Ne estas aĝlimo por partopreni. Registriĝo eblas de la 1-a de majo."

(Mi opinias, ke estas alia kontribuo de japanoj por la Esperanto-kulturo apud la Esperanto-sumoo lanĉita de Hori Yasuo. Mi donas laŭdon al japanaj kolegoj.)

Ne plu estas la rubriko Dek Demandoj, sed restas intervjuo en la kadro de Muziko: Legendulo de la Esperanta rokmuziko, ni vidu sur la paĝoj 110 –111, vere legendas kaj legindas la intervjuo kun Kim J: Henriksen, la verkanto de 'Sola', kantisto de Amplifiki kaj de Esperanto Desperado, la „profesia" etosofaranto de renkontiĝoj, la denaska esperantlingvano. Kimo dividas kun la legantoj la detalojn de sia Esperanta kaj muzikista vivo.

Estas spaco por Eduko, la revuo rekomendas la artikolon titolitan Ĉu novaj ebloj en la edukado? Temas pri tri personoj kaj ties tri ideoj rilataj al eduko, en sinsekvaj tri numeroj. Ĉinumere temas pri la plej granda privata iniciato en la kampo de edukado en la pasinta jardeko, en kiu pli ol 20 milionoj da lernantoj lernas per instrufilmetoj, parte sen instruistoj. Ottmár Járeb konigas la instruadon en Khan-Akademio sur la paĝo 104.

Sur paĝo 106 estas kara Kalejdoskopo en kiu ni legas nur tri titoloj: Israelaj esperantistoj kongresis en Jafo / 30 jaroj da Internacia Esperanto-Kalendaro/La irana E - movado 100-jariĝis.

Pri la lingva problemo, Humphrey Tonkin kontribuis artikolon sub la titolo: Lingva simpozio traktis la celojn por daŭripova evoluigo, konigante, ke li prelegis dum la Simpozio kun la temo Lingvo kaj la Celoj por Daŭripova Evoluigo okazanta ĉe 777 United Nations Plaza, Novjorko, la 21-an kaj 22-an de aprilo. Alia prilingva aritikolo legeblas sur la paĝo 114: Pariza Muzeo pri lingvoj -- Mundolingua verkita de Didier Loison. Ambaŭ estas legindaj se vi interesiĝas pri lingvo kaj deziras per via forto favori Esperanton. Kaj pri lernado de Esperanto Jolanta van Holstein skribis pri la Renkontiĝo de duolinganoj kun spertaj esperantistoj en IEI. Estas maturiga sperto de tri duolinganoj el Nederlando, ili jam fariĝas viglaj esperantistoj post mallongtempa lernado de Esperanto en la reto Duolingo (paĝe 101).

Stefan MacGill kiel antaŭe prezentas la plej freŝajn novaĵojn pri aktivula trejnado, Fokuso al la lando de nia plej juna Landa Asocio, en kiuj li parolis la movadon en Ĝakarto, Jog-Jakarto kaj Bandung de Indonezio, en Aŭstralio kaj Nov-Zelando.(paĝe 108) Kaj Renato Corsetti raportas, ke AMO atingas landon centre en la mondaj novaĵoj, Efektive, temas pri azia seminario – la tria en kvin semajnoj, ĉar Urgupo troviĝas firme en la azia parto de Turkio. La kialoj por la nuna elstarigo de tiu lando en la mondaj komunikiloj estas spegulitaj en la sekvaj rekomendoj. (paĝe 109)

Riĉa scienca programo en Nitro troviĝas sur la paĝo 102, Amri Wandel anticipe konigas, ke estos 16 prelegantoj, kiuj en diversaj fakoj faros paroladon respektive en IKU, AIS kaj ISEA aldone Scienca Kafejo. Okazos ankaŭ publika prelego pri la nova malkovro de gravitaj ondoj en Scienca Forumo .

Kadre de Recenzoj estas du pri la libroj: Sur la paŝoj de D-ro Esperanto – La posteuloj kaj Eseoj pri interlingvistiko kontribuita de Geirgu Mihalkov kaj Eseoj pri interlingvistiko kaj Esperantologio de Sabine Fiedler. Libroamantoj povas legi la recenzojn sur la paĝo 113.

Novaj aperantaj rubrikoj kvazaŭ freŝa vento karesas la koron per sia gemuteco kaj zorgemo: sur la paĝo 117 la kadro Familio kaptas mian rigardon la tradicia pola recepto—Bigoso kaj la alvoko por desegnemuloj, ke ili estu la bildstriistoj por la revuo. Estas ankaŭ paĝo konigi la freŝdatan enhavon de diversaj gazetoj kaj retoj: El la gazetaro sur la paĝo 112. Kio refreŝigas legantojn kaj larĝigas la horizonton. El tio, mi vidas la atenteman pripenson de la nova redaktoro.

Entute ni dankas, ke la nova redaktoro vere cerbumas por ke la revuo estu amata per sia stilo, ĉu necesas tempo por ni alkutimiĝi aŭ ŝati la stilon tute malsaman ol tiu sudamerikeska antaŭe?

Karaj aŭskultantoj, kio estas via prefero?

hhttp://kik2.org/

ttp://kik2.org/

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin