Novaĵoj (Junio 30)

(GMT+08:00) 2016-06-30 17:27:44     Redaktoro:Mirinda

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 30-a de junio, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio malakceptos rezulton de arbitracio pri la Suda Ĉina Maro; terorista atako en istanbula flughaveno rezultigis morton de 41 homoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Merkrede proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de la Ĉina Popola Respubliko Hong Lei faris rimarkojn pri tio, ke la arbitracia tribunalo deklaris, ke ĝi baldaŭ publikigos la tiel nomatan definitivan juĝon de la arbitracio unuflanke iniciatita de Filipinoj pri maraj disputoj. Jen estas la rimarkoj:

La tribunalo pri arbitracio de la Suda Ĉina Maro, establita laŭ la unuflanka peto de Filipinoj, deklaris en la 29 de junio 2016, ke ĝi publikigos la tiel nomatan definitivan juĝon en la 12a de julio ĉi-jare. Mi denove emfazas, ke la arbitracia tribunalo havas neniun jurisdikcion super la kazo kaj la rilata afero kaj ne devas juĝi la kazon aŭ fari juĝon.

1. La 22an de januaro 2013, la filipina registaro unuflanke iniciatis la arbitracion pri koncernaj disputoj inter Ĉinio kaj Filipinoj en la Suda Ĉina Maro. La ĉina registaro tuj deklaris, ke ĝi ne akceptos nek partoprenos la arbitracion iniciatitan de Filipinoj. Poste Ĉinio kelkfoje reasertis tiun ĉi starpunkton.

2. La arbitracio unuflanke iniciatita de Filipinoj rompas internacian leĝon.

3. La arbitracia tribunalo, establita sur la bazo de kontraŭleĝa konduto kaj asertoj de Filipinoj, havas neniun jurisdikcion super koncernaj aferoj. La arbitracia tribunalo ignoras la fakton, ke Ĉinio kaj Filipinoj elektis solvi la disputojn per intertraktado kaj konsiliĝo, kaj la fakton, ke la esenco de la afero de la arbitracio estas teritoria suvereneco, kaj evitis la nedevigan esceptan deklaron faritan de Ĉinio laŭ la Konvencio de UN pri la Leĝo de la Maro.

4. Koncerne al disputoj pri teritoriaj demandoj kaj demarkcio, Ĉinio ne akceptas iun ajn rimedon de triapartia disput-solvado aŭ ajnan solvon truditan al Ĉinio. La ĉina registaro obeos plu internacian leĝon kaj bazajn normojn regantajn internaciajn rilatojn, difinitajn en la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, kaj laboros plu kun rekte koncernataj landoj por solvi koncernajn disputojn en la Suda Ĉina Maro per intertraktado kaj konsiliĝo sur la bazo de respekto al historiaj faktoj kaj laŭ internacia leĝo, por konservi pacon kaj stabilecon en la Suda Ĉina Maro.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Ĉinio aprezas la "justan kaj objektivan" starpunkton de kamboĝa ĉefministro Hun Sen kaj la Kamboĝa Popola Partio pri la demando de la Suda Ĉina Maro.

Prezidanto de la reganta Kamboĝa Popola Partio kaj ĉefministro Hun Sen anoncis marde, ke la Kamboĝa Popola Partio ne apogas la venontan decidon de la arbitracia tribunalo pri la Suda Ĉina Maro. Li diris, ke la partio rigardas la venontan decidon kiel "la plej malbonan politikan koluzion sub la kadro de internacia politiko".

La ĉefministro avertis, ke la penadoj de iuj landoj ekster la regiono por mobilizo de fortoj kontraŭ Ĉinio alportos negativan influon al la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj regiona paco.

Proparolanto Hong Lei diris, ke la starpunkto de la kamboĝa flanko estas justa kaj objektiva. Li akcentis, ke la intenco de iuj landoj uzi la arbitracion por semi malakordon inter Ĉinio kaj la asocio kaj subfosi regionajn pacon kaj stabilecon estas kondamnita al malsukceso.

La oficejo de provincestro de Istanbulo de Turkio merkrede diris, ke vespere de la 28a de junio en la internacia flughaveno Ataturk en la plej granda turka urbo Istanbulo okazis tre grava bombatako.

En la sama tago la oficejo publikigis deklaron, dirante, ke inter la 41 mortintoj, 12 estis fremdlandanoj, kiuj venis el Saud-Arabio, Irako, Tunizio, Irano, Ukrainio kaj Uzbekio.

Merkrede en Bruselo gvidantoj de la Eŭropa Unio diris, ke Britio devas esti preta kiel eble plej rapide por la foriro el EU kaj sciigi la Eŭropan Union pri la komenciĝo de la proceduro de foriro por eviti longtempan nestabilecon.

Post la marda kunveno de gvidantoj el 28 membroŝtatoj de la Eŭropa Unio, merkrede okazis neoficiala pintkunveno de gvidantoj de 27 membroŝtatoj de EU sen la ĉeesto de brita ĉefministro David Cameron.

Post la kunveno, la Eŭropa Unio publikigis deklaron, dirante, ke la foriro de Britio el EU devas iri orde. La gvidantoj de 27 membroŝtatoj de EU ununanime alvokis Brition tuj sciigi la Eŭropan Union, se ĝi estos preta pri la foriro, kaj esperis, ke Britio mallongigos la preparadon.

La deklaro diris ankaŭ, ke la 27 membroŝtatoj de la Eŭropa Unio strikte kunlaboros por trakti la novan situacion post la foriro de Britio kaj okazigos pintkunvenon en Bratislavo ĉi-septembre por diskuti pri la estonteco de EU.

La oficejo de turka prezidento merkrede publikigis deklaron, dirante, ke tiutage turka prezidento Recep Tayyip Erdogan ricevis telefonvokon de sia rusa paralelulo Vladimir Putin, kaj dum la konversacio la du ŝtatestroj emfazis la gravecon akceli renormaligon de duflankaj rilatoj kaj fortigi ekonomian kaj komercan kooperadon per necesaj rimedoj.

Tio estas la unua telefona interparolo de la du ŝtatestroj ekde la lasta novembro, kiam la duflankaj rilatoj rapide malboniĝis pro faligo de rusa militaviadilo fare de la turka armeo.

La oficejo de turka prezidento diris en deklaro, ke Putin kondamnis la teroristan atakon marde vespere en Istanbulo kaj kondolencis la turkan popolon. La du ŝtatestroj promesis preni necesajn rimedojn por akceli renormaligon de duflankaj rilatoj kaj stabiligon de regiona situacio kaj fortigi kooperadon en ekonomio kaj komerco, humanitara agado kaj aliaj kampoj. Ili promesis ankaŭ kune bati terorismon kaj pliigi la ligitecon inter la du landoj.

Krome, la du ŝtatestroj diskutis pri la ebleco de renkontiĝo, kaj la preciza dato kaj loko estos deciditaj per diplomatia kanalo.

Rusa prezidento Vladimir Putin merkrede subskribis ordonon longigi la efektivigon de la kontraŭsankciaj rimedoj kontraŭ la okcidentaj landoj de la 6a de aŭgusto 2016 ĝis la jarfino de 2017.

La rusa retpaĝaro pri juraj informoj publikigis koncernan dokumenton, montrante, ke por protekti ŝtatajn interesojn de Rusio, Putin ordonis koncernajn departementojn de la registaro renovigi ĝis la 31a de decembro 2017 la kontraŭrimedojn efektivigatajn ekde aŭgusto 2014.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN, merkrede alvokis, ke la internacia komunumo urĝu koncernajn armitajn grupojn kaj opoziciojn de Sudano kiel eble plej rapide subskribi vojmapan interkonsenton por realigi ĉiu-flankan politikan solvadon de la darfura demando.

Tiutage la Sekureca Konsilio de UN adoptis rezolucion longigi la mandaton de la Misio de Afrika Unio kaj Unuiĝintaj Nacioj en Darfuro ĝis la 30a de junio 2017.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin