Ban Ki-moon bonvenigas Ĉinion aliĝi al Internacia Organizo pri Migrado

(GMT+08:00) 2016-07-01 12:12:39     Redaktoro:Shanshan

Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, publikigis deklaron en ĵaŭdo pere de sia proparolanto, por bonvenigi la aliĝon de Ĉinio al la Internacia Organizo pri Migrado.

Stephane Dujarric, proparolanto de Ban Ki-moon, legis la deklaron en regula gazetara konferenco. La deklaro diras, ke Ban bonvenigas Ĉinion aliĝi al la Internacia Organizo pri Migrado kaj li kredas, ke Ĉinio faros valoran kontribuon al la organizo. Estas ŝlosila tempo, ĉar la demandoj pri enmigrintoj kaj rifuĝintoj bezonas pli da atento kaj agado ol iam ajn antaŭe, tial la membriĝo de Ĉinio estas aparte grava.

Dujarric diris, ke Ĉinio ludas gravan rolon en la internacia scenejo, kaj UN opinias, ke la aliĝo de Ĉinio estas tre grava progreso por la organizo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin