Nova prezidento de Filipinoj ŝatas vidi pacan solvadon de demando pri Suda Ĉina Maro

(GMT+08:00) 2016-07-01 11:57:10     Redaktoro:Shanshan

Parolante pri la disputoj inter Ĉinio kaj Filipinoj pri la Suda Ĉina Maro, ĵaŭde la ĵus enoficiĝinta nova prezidento de Filipinoj Rodrigo Duterte diris, "Mi tre ĝojos, se la du flankoj repaciĝos per intertraktado."

Loka mediato raportis, ke Duterte faris la rimarkon en la unua kabineta kunveno de la nova registaro. Tiutage en la palaco Malacañang de prezidentejo en la urba centro de Manilo, Duterte ĵuris enoficiĝon kiel prezidento de Filipinoj por la 16a mandato.

Duterte diris, ke li faros profundan konsiliĝon kun sia kabineto pri arbitracio de la Suda Ĉina Maro. "La demando estas tre grava. Se ĝi estos bone solvita, la situacio boniĝos. Mi kredas, ke ni bone solvos ĝin."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin