Deknaŭ-jariĝas la fondiĝo de Honkonga Speciala Administracia Regiono

(GMT+08:00) 2016-07-01 20:39:05     Redaktoro:Xiong Linping

La 1a de julio estas la memoriga tago por la deknaŭ-jariĝo de la fondiĝo de Honkonga Speciala Administracia Regiono. La ĉefo de Honkongo Leung Chun Ying, farante salutparoladon en la celebra festeno, diris, ke Honkongo en la venonta jaro daŭre evoluigos ekonomion, plibonigos la vivtenon de la popolanoj, kaj efektivigos la politikon "unu ŝtato, du sistemoj".

Frumatene okazis flagohisa ceremonio en la placo Ora Cerciso. Ĉeestis ĝin honkongaj funkciuloj, oficistoj kaj civitanoj kun emociaj sentoj. Civitanoj opiniis, ke Honkongo fartas tre bone ekde sia reveno al la patrujo. Ili ankaŭ esprimis sian subtenon al la laboro de la registaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin