Fokusoj de la Semajno (Jul. 01)

(GMT+08:00) 2016-07-01 10:27:54     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

La tribunalo pri arbitracio de la Suda Ĉina Maro, establita laŭ la unuflanka peto de Filipinoj, deklaris en la 29 de junio 2016, ke ĝi publikigos la tiel nomatan definitivan juĝon en la 12a de julio ĉi-jare.

Ĉinio ne akceptas nek partoprenas la arbitracion iniciatitan de Filipinoj, kaj neniam agnoskos la tiel nomatan juĝon, ĉar ĝi estas neleĝa kaj malvalida pro jenaj kaŭzoj.

Unue, observado de paktoj aŭ konservado de interkonsentoj estas baza principo en internacia juro. Tamen, la unuflanka iniciato de la arbitracio fare de Filipinoj malobservis ĝian interkonsenton kun Ĉinio pri solvado de disputoj per duflanka intertraktado. Surbaze de duflankaj interkonsentoj kaj la Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro, Ĉinio kaj Filipinoj elektis intertraktadon kiel rimedon anstataŭ arbitracion por solvi disputojn. Due, la unuflanka iniciato malobservis la Konvencion de UN pri la Leĝo de la Maro. La konvencio kondiĉas, ke nenio povas difekti la rajton de ŝtatoj por solvado de disputoj per rimedoj de ilia propra elekto, kaj pluaj proceduroj estos aplikeblaj, nur se neniu konsento estis atingita inter partioj. Trie, la unuflanka ago de Filipinoj atencis la rajton, ke Ĉinio kiel partio al la konvencio serĉu disput-solvon de sia propra elekto, kaj subfosis aŭtoritaton kaj integrecon de la konvencio. Kvare, la arbitracia tribunalo malobservis la konvencion kaj misuzis ĝian potencon laŭvole per juĝado de la kazo kaj plenumado de jurisdikcio.

Ĉinio sabate sukcese ĵetis sian novgeneracian portoraketon Long-Marŝo-7 el nova kosmodromo en Wenchang, Hainan-provinco.

En nubo da blanka fumo, la raketo, portanta malgrandigitan version de reenira kajuto de multfunkcia kosmoŝipo, supren flugis kontraŭ malhela ĉielo, trenante vastan kolonon de flamo.

Wang Hongyao, vicĉefkomandanto de la misio, deklaris la ĵeton sukcesa post kelkaj minutoj. Li diris, ke la utila ŝarĝo apartiĝis de la raketo je 603 sekundoj post la ekflugo kaj eniris ovalan orbiton kun perigeo de 200 kilometroj kaj apogeo de 394 kilometroj.

La Long-Marŝo-7 estas mezgranda, du-stadia raketo, kiu povas porti maksimume 13,5 tunojn al malalta tera orbito. Fakuloj diris, ke ĝi fariĝos la ĉefa portanto de la venontaj spacialaj misioj de Ĉinio.

Pli fruaj raportoj diris, ke la raketo nun uzas kerosenon kaj likvan oksigenon kiel fuelon anstataŭ la tre venenan karburaĵon, farante sin medi-amika kaj malpli multekosta.

La sabata ĵeto estas la unua el la kosmodromo Wenchang kaj la 230a per la ĉina raket-familio Long-Marŝo. Tiu ĉi misio estas kontroli la dezajnon kaj funkciadon de la nova raketo, taksi misi-plenuman kapablon de la kosmodromo Wenchang, kaj kontroli la kunordigon kaj kongruecon de projekt-rilataj sistemoj.

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon marde kondamnis la terorisman atakon en flughaveno en Istanbulo, Turkio.

Deklaro publikigita de proparolanto de la ĝenerala sekretario diris, ke Ban esperas, ke la efektivgantoj de tiu krimo estos identigitaj kaj portitaj al justico. La deklaro aldonis, ke li staras firme kune kun Turkio, kiam ĝi alfrontas ĉi tiun minacon, kaj emfazas la necesecon intensigi regionajn kaj internaciajn penojn por la batalo kontraŭ terorismo kaj perforta ekstremismo.

Laŭ plej freŝa raporto, 41 homoj estis mortigitaj kaj 239 aliaj vunditaj en du eksplodoj, kiuj trafis la flughavenon Ataturk en Istanbulo marde vespere laŭ loka tempo. Ankoraŭ neniu grupo deklaris respondecon pri la atako.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin