Okazis tria kunveno de Ĉina-Franca Altnivela Mekanismo de Dialogo pri Interhomaj Interŝanĝoj

(GMT+08:00) 2016-07-01 11:27:17     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĵaŭde en Parizo ĉina ŝtata konsilanto Liu Yandong kaj franca ministro pri eksterlandaj aferoj Jean-Marc Ayrault kunprezidis la trian kunvenon de la Ĉina-Franca Altnivela Mekanismo de Dialogo pri Interhomaj Interŝanĝoj.

Liu diris, ke en la pasintaj du jaroj, pro la komunaj klopodoj de la du flankoj, la Ĉina-Franca Altnivela Mekanismo de Dialogo pri Interhomaj Interŝanĝoj estis stabile antaŭenigita, interŝanĝoj kaj kunlaboro senĉese plivastiĝis en pli da formoj kaj kun pli da enhavoj kaj akiris riĉan rikolton. Ĝi fariĝis la tria kolona mekanismo de kunlaboro post la strategia dialogo kaj la altnivela ekonomia kaj financa dialogo inter la du landoj.

Liu akcentis, ke la ŝipo de kunlaboro kaj amikeco inter la du landoj stabile veturas antaŭen malgraŭ malfaciloj danke al la aktiva partopreno de la du popoloj. Ŝi diris, ke la du flankoj devas kunigi saĝecon kaj fortojn per pliigo de la partopreno de la du popoloj kaj plifortigi kunlaboron en edukado, scienco, kulturo, publika sano, sporto, mediato, turismo kaj aliaj kampoj por kontribui al la nova erao de strikta kaj longedaŭra ĉina-franca ampleksa strategia partnereco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin