22 suspektataj membroj de IS retenitaj post atako en istanbula flughaveno

(GMT+08:00) 2016-07-01 11:42:58     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĵaŭde 22 suspektataj membroj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato estis retenitaj post la terorista atako marde en la istanbula flughaveno Ataturk.

La suspektatoj estis arestitaj en operacioj de polico en Istanbulo kaj la turka okcidenta urbo Izmir post la terorista atako, kiu mortigis 42 homojn ĝis nun.

Mediato raportis, ke polico lanĉis samtempajn operaciojn en 16 malsamaj lokoj tra Istanbulo, kaj retenis 13 suspektatajn membrojn de la Islama Ŝtato, inkluzive de tri fremdlandanoj. En Izmir, kontraŭterorismaj teamoj retenis almenaŭ naŭ suspektatojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin