Xi vokas al KPĈ resti fidela al sia misio

(GMT+08:00) 2016-07-01 14:45:31     Redaktoro:Yu Rongkang

Vendrede matene en la Granda Popola Halo en Pekino okazis solena kunveno celebranta la 95an datrevenon de la fondo de la Komunista Partio de Ĉinio.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris paroladon en la kunveno. Li alvokis al siaj kamaradoj resti fidelaj al la misio alprenita de la Komunista Partio de Ĉinio antaŭ 95 jaroj. Li diris, "Homo, kiu volas paŝi antaŭen, ne devas forgesi la vojon, kiu estis trairita. Ne gravas, kiom longe ni vojaĝos kaj al kia ajn brila estonteco, ni ne devas forgesi, kion ni faris kaj kial ni entreprenas fari ĝin." Li alvokis al la membroj de la Komunista Partio de Ĉinio sekvi plu la batal-spiriton de la fondinto-membroj de la partio kaj ilian promeson al la popolo.

Xi diris, ke la Komunista Partio de Ĉinio devas adapti la marksismajn principojn al la nunaj realaĵoj en Ĉinio kaj esti novigema en teorio kaj praktiko. Li diris, ke Marksismo estas neniam la fino de vero. Ĝi malfermas vojon al la vero. Li substrekis kontinuan sindediĉon de la partio al Marksismo. Li atentigis, ke devojiĝo aŭ forlaso de Marksismo, la fundamenta gvid-teorio por la partio kaj la lando, perdigos al la partio animon kaj direkton.

Xi diris, ke socialismo kun ĉinaj karakterizaĵoj devas esti taksita ne de homoj kun malpurigitaj okulvitroj, sed de la ĉinoj, surbaze de faktoj. La membroj de la KPĈ kaj la ĉina popolo estas plene memfidaj pri livero de ĉina solvo al la homara esplorserĉo de pli bonaj sociaj sistemoj. Li aldonis, ke Ĉinio ne sin turnos al la minaco de forto nek parados per sia milita potenco sur alies sojloj en ĉiu okazo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin