Kazo de bombeksplodigoj en la flughaveno Ataturk

(GMT+08:00) 2016-07-04 10:23:17     Redaktoro:Xiong Linping

En la brita novaĵa retejo Ikusky la 29an de junio estis la raporto, ke la turkaj aŭtoritatoj en la sama tago malkovris la tempan procezon de la eksplodiga kazo kaŭzita de la tri atakintoj en la flughaveno Ataturk en Istanbulo. El tio oni vidas, ke akorde kunagis la tri atakintoj, el kiuj ĉiu havis sian klaran taskon.

Funkciulo de la turka Ministerio de Internaj Aferoj informis, ke la tri atakontoj unue alvenis per taksio la etaĝon de "atingo" en la terminalo de la flughaveno, poste unu el ili unuavice entrudiĝis en la terminalon, faris trapafadon kaj eksplodigis ĉe si bombon ĉe la sekureca kontrolejo. Tio fabrikis la ŝancon, ke unu el la du aliaj atencontoj, okaze de la tumulto, iris supren en la etaĝon de "eliro", kaj tiam tie faris ĉe si eksplodigon; kaj la dua atendis ekster la terminalo, ĝis, post la eksplodigo, senorde amasaj homoj elkuris, kaj li eksplodigis bombon inter la homamasoj.

Turkaj ĉefministro kaj internafera ministro ambaŭ diris, ke la unuaj atestoj montras, ke tiu ĉi kazo de bombeksplodigoj estas farita de Islama Ŝtato, kaj cetere, tiuj ĉi tri atencintoj kredeble ne estas turkaj civitanoj.

Turkio ĉiam batalas kontraŭ Islama Ŝtato kaj la kontraŭregistaraj kurdaj armitoj. La kazo de bombeksplodigoj en la flughaveno estas nur la plej freŝa el ĉiuj kazoj de kamikazeskaj atakoj. Nur en 2015 pereis 260 homoj en diverstipaj atencoj okazintaj en Turkio.

La raporto menciis, ke en la atako estas unu tunizia viktimo, kiu nomiĝas Fathi Bayoudh. Li venis al Turkio por elsavi sian filon, kiu arestiĝis pro aliĝo al Islama Ŝtato.

La tunizia Nacidefenda Ministerio ankaŭ konstatis, ke inter la mortintoj estas unu tunizia milita kuracisto. Li estis en Turkio de kelkaj semajnoj. Penante kune kun diplomatoj, li volis revenigi sian filon hejmen. La tunizia ambasado rezidanta en Turkio asertis, ke ili ne scias, pri kio okupas sin la filo de Bayoudh, sed informiĝinte nur, ke li iam estis en Irako kaj Sirio, kaj fine li estis arestita en Turkio. La raporto sugestis, ke Bayoudh tiam iris al la flughaveno renkonti sian edzinon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin