Novaĵoj (Julio 05)

(GMT+08:00) 2016-07-05 15:54:47     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 5-a de julio, marde. Unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉinaj gvidantoj substrekas klopodojn por profundigo de ŝtataj entreprenoj; Ĉinio nomas arbitracian kortumon parolkomisiito por iuj grupoj. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉinaj gvidantoj urĝis daŭrajn penadojn por antaŭenpuŝi reformojn de ŝtataj entreprenoj kaj plifortigi ilian konkurencivon.

Deklaro publikigita lunde post simpozio pri reformo de ŝtataj entreprenoj diris, ke prezidanto Xi Jinping diris, ke ŝtataj entreprenoj estas grava bazo de nacia disvolvado kaj gardo de popolaj interesoj. Li postulis klopodojn por fortigi viglecon de ŝtataj entreprenoj, konkurencivon kaj kapablon de rezisto kontraŭ risko.

Xi urĝis aŭtoritatojn daŭre profundigi reformon de ŝtataj entreprenoj kaj koncentriĝi al starigo de administra sistemo de modernaj entreprenoj. Li diris, ke oni devas fari pli da klopodoj por antaŭenigi industrian strukturan reĝustigon kaj novig-akcelan disvolvadon, lasante ŝtatajn entreprenojn ludi gvidan rolon en la provizo-flanka struktura reformo de la lando. Li diris, ke ĉiuj departementoj devus intensigi superrigardon por malhelpi la perdon de ŝtataj aktivoj kaj fortigi la gvidadon de la Komunista Partio de Ĉinio super ŝtataj entreprenoj.

Ankaŭ ĉefministro Li Keqiang postulis prioritaton en antaŭenigo de reformo de ŝtataj entreprenoj. Li diris, ke tiuj ŝtataj firmaoj devas fortigi sian konkurencivon kaj efikecon per merkat-orientitaj reformoj kaj redukti troan kaj postiĝintan produktkapablon por antaŭenigi proviz-flankan strukturan reformon.

Lunde posttagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj greka ĉefministro Alexis Tsipras kune ĉeestis la duan Ĉina-Grekan Forumon de Mara Kunlaboro kaj donis parolojn.

Li diris, ke Ĉinio kaj Grekio estas landoj de antikva civilizacio kaj faris apartajn kaj gravajn kontribuojn al disvolvado de la orienta kaj okcidenta civilizacioj kaj la monda civilizacio. La du flankoj okazigis Ĉina-Grekan Forumon de Mara Kunlaboro por akceli pacan kunlaboron kaj harmonian disvolvadon de la maro, kune establi maran pacan bazon, kunĝui ĉirilatajn ekonomiajn fruktojn kaj kune akceli kulturan interfluon.

Tsipras diris, ke Grekio bonvenigas Ĉinion fari investon en Grekio kaj volas komuniki disvolvan strategion kun Ĉinio, profundigi reciprokprofitan kunlaboron kaj antaŭenpuŝi ampleksan disvolvadon de la dulandaj rilatoj.

Ĉefadvokato de Filipinoj por arbitracio de la Suda Ĉina Maro Paul Reichler diris, ke la rezulto de la arbitracio senigos Ĉinion je leĝa bazo de pretendo pri la Suda Ĉina Maro. Responde al tio, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Hong Lei diris lunde en regula gazetara konferenco, ke la arbitracio estas kontraŭleĝa produkto de grandigo kaj misuzo de rajtoj. La suvereneco kaj rajtoj de Ĉinio en la Suda Ĉina Maro ne estos influitaj de tiu neleĝa arbitracio.

Hong diris, ke estas rare, ke Paul Reichler jam sciis la rezulton de la arbitracio laŭ sia propra penso. Li nur pruvis, ke la tiel nomata arbitracia tribunalo estas parolkomisiito de iuj potencoj, kaj tio refoje montris, ke la arbitracio unuflanke iniciatita de la filipina registaro tuŝas disputojn pri suvereneco de insuloj kaj rifoj kaj mara demarkcio en la Suda Ĉina Maro kaj rompas la mensogon, teksitan de la reĝimo de Benigno Aquino III en la pasintaj pli ol tri jaroj.

Lunde en Moskvo ĉina vicĉefministro Liu Yandong diris, ke ĉina-rusa kunlaboro en homaj studoj akcelas reciprokan komprenon inter la du popoloj.

Tiutage Liu kaj rusa vicĉefministro Olga Golodets kunprezidis la 17an sesion de la ĉina-rusa komitato pri kunlaboro en homaj studoj. Liu diris, ke la komitato akiris palpeblajn rezultojn de post la lasta sesio. Ŝi diris, ke kiel grava parto de la regulaj ĉefministraj kunvenoj inter la du landoj, la komitato faris reciprokprofitan kunlaboron en edukado, kulturo, sano, sporto, turismo, amasmediatoj, filmoj, arkivoj kaj junularaj interŝanĝoj. La kunlaboro en tiuj kampoj ludis neanstataŭigeblan rolon por firmigo de la socia bazo de ĉina-rusaj rilatoj.

Liu laŭdis la aktivecojn okazigitajn sub la temaj jaroj en ambaŭ landoj, inkluzive de la Jaroj de Junulara Amika Interŝanĝo kaj la Jaroj de Mediata Interŝanĝo. Ŝi diris, ke pli ol 800 aktivecoj estis aranĝitaj kaj altiris kelkcent milionojn da homoj dum la Jaroj de Junulara Amika Interŝanĝo, kaj kvar interkonsentoj estis subskribitaj por akceli interagojn de amasmediatoj kaj kulturo, kun 227 projektoj efektivigitaj.

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon lunde publikigis deklaron pere de sia proparolanto, kritikante la israelan registaron pri konstruado de loĝejoj en judaj setlejoj en Cisjordanio kaj Orient-Jerusalemo.

La deklaro diris, ke Ban forte kritikas la israelan registaron, kiu decidis konstruigi 560 apartamentojn en la juda setlejo Ma'ale Adumim en Cisjordanio kaj 240 apartamentojn en la setlejo en Orient-Jerusalemo.

La deklaro diris, ke la ĝenerala sekretario profunde desapontiĝis pro la israela registaro, kiu anoncis tiun decidon nelonge post kiam la rilata kvaropo UN, EU, Usono kaj Rusio publikigis deklaron, urĝante Israelon haltigi konstruadon kaj ekspansiigon de judaj setlejoj.

Ban reasertis, ke la konstruado de setlejoj malobservas internacian juron. Li urĝis la israelan registaron haltigi kaj ŝanĝi tiun decidon por paco kaj justa definitiva statuso.

Iraka oficialulo diris lunde, ke almenaŭ 166 homoj estis mortigitaj kaj aliaj 230 vunditaj en eksplodoj de du aŭtobomboj, kiuj okazis dimanĉe frumatene en Bagdado. Tio estis terorista atako kun plej multaj viktimoj ĉi-jare en Irako.

La oficejo de iraka ĉefministro anoncis, ke Irako okazigos tri-tagan tutlandan funebron por la viktimoj ekde la 4a de julio kaj plifortigos sekurigajn rimedojn.

La ekstremisma grupo Islama Ŝtato deklaris sian respondecon pri la du atakoj.

Lunde vespere en sekuriga centro de la fama sankta urbo Medino okazis suicida bomatako, kiu mortigis 3 homojn, inkluzive de la atakanto mem.

Frumatene en la dua plej granda urbo Ĝido, usona ĝenerala konsulejo estis preskaŭ atakita. La suicida atakanto intencis eniri la konsulejon, tamen li estis barita de sekurecgardistoj. Poste li sin mortigis per eksplodigo de bombo, kaj du sekurecgardistoj estis vunditaj.

Antaŭ tio ankaŭ en orienta Saud-Arabio okazis suicidaj atakoj.

Finiĝis la novaĵoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin