Tuva-a Vilaĝo

(GMT+08:00) 2016-07-08 09:19:40     Redaktoro:Yu Rongkang

La lago Kanas troviĝas 855 kilometrojn nordoriente de Urumĉio, la ĉefurbo de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. La tuva-a vilaĝo ĉirkaŭata de verdaj montoj kaj klara akvo situas en la valo je du ĝis tri kilometroj for de la suda bordo de la lago Kanas. Preter la vilaĝo kun belaj naturaj vidindaĵoj kuras la vojo inter la gubernio Burjin kaj la lago.

La tuva-oj diris, ke ili estas branĉo de la mongoloj. Ili loĝis apud la lago ĉirkaŭ 400 jarojn kaj vivas nomadan vivon. Fakuloj havas malsamajn opiniojn pri la historio de la tuva-oj. Tamen tuva-oj diris, ke ili estas posteuloj de postlasitaj membroj de la ekspedicio de Ĝingis-Ĥano sur la vojo al la okcidento.

La plej bona tempo por vizito al la tuva-a vilaĝo estas printempo kaj aŭtuno. Precipe en aŭtuno la vilaĝo estas kvazaŭ mirlanda.

1 2 3

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin