Estu la forto disvastigi la elstaran kulturon de Ĉinio

(GMT+08:00) 2016-07-08 15:35:26     Redaktoro:Li Lu

----intervjuo kun LV Junfa, estro de Linhai-MINYI

La 23-an de junio, oficiale surretiĝis la unuaj programoj de Hi-metiartoj, faritaj de Linhai-MINYI (Folklora Meti-Arto) sub la Ĉina Folklora Artista Asocio. La serio da programoj de Hi-metiartoj elfosas kaj disvastigas la ĉinajn foklorajn artojn,ke ili estu en dokumentaĵoj kuncele alvoki la amon de la publiko al la ĉina arto en la ĉiutaga vivo.

Kio estas Hi-metiartoj? En la bazloko Linhai-MINYI, ni faris intervjuon kun ĝia estro sinjoro LV Junfa, kiu vestis sin per ĉinstila vestaĵo, simile al heroo en nacikostuma filmo. Li konigis,

"Linhai estas loko, kie troviĝas la antikva Granda Muro en suda Ĉinio. En la urbo originis abundo da folkloraj metiartoj. La Hi-metiartoj direktas sin en disvastigo, diskonigo, kaj dissemado de la ĉinaj metiartoj pere de video, filmeto kaj WEchat por konstante kontribui la bonkvalitan enhavon."

Ĉinio havas miljaran kulturon, kies formiĝadon akampanas popolanaj metiartoj. Sed nun kun altrapida disvolvo de la ekonomio kaj la influo de modernigo kaj la forfluo de la tempo, multaj artoj profundiĝintaj en popolanoj alfrontas pereon, necesas urĝe elfosi, retrovi, protekti kaj heredi la metiartojn. Fone de tio, la televida serio de Hi-metiartoj estas pozitiva provo.

Inter la popolanoj troviĝas sennombraj metiartaj produktoj devenintaj de la saĝeco de la popolanaj artistoj. Ili faris la ĉiutagaĵojn artaĵoj pere de lerta metio. La metiartaĵoj portas riĉajn ĉinajn historietojn. Ĉu la eta tetaso, ĉu la simpla feraĵo, ofte vekiĝas en la koro la plej intima varmeco. La beleco de metiartoj portas la forton rekte tuŝantan la animon, kaj finfine trans la tempspaco superas la ĉiutagan vivon, ascendas al la sublima spirito de la nacio kaj pitoreske fariĝas ree la vivmaniero.

Por reaperigi la tradiciajn metiartojn Sinjoro LV Junfa venigis enlande unuaklasajn fotistojn kaj la plej eminentajn verkistojn. Ili venis el la plej konataj amaskomunikiloj por ke la tradiciaj metiartoj estu vaste disvastigitaj kaj sekve protektataj kaj hereditaj. Li diris, ke li deziras revenigi la amon de la nacio al la ĉinstila vivo:

"Sekvante Kioton (konata kiel ĉefurbo de la mondo por la metiartoj), ni konsideras la urbon Linhai kiel la veran lokon, kie oni heredas la tradician matiarton, de kie oni eksportas la ĉinan kulturon kaj revenigas la ĉinan arton el eksterlandoj."

En la stabejo de Hi-metiartoj en Linhai, ni spektis filmon en produktado. Temas pri forĝo de glavo. La filmo registras la forĝadon de glavisto, kiu iam faris glavon kiel rekviziton por la fama filmo Kuŝanta Drako kaj Kaŝita Tigro reĝisorita de Ang Lee kaj por la nacikostumaj filmoj de reĝisoro John Woo. LV Junfa konigis, ke ili jam faris kelkajn filmetojn, kaj ĉiu filmeto longas ĉirkaŭ dek minutojn kaj estas dividita en du fragmentojn, la antaŭa parto rakontas la historieton de metiartisto kaj la posta duono pri la metio. Samtempe, oni faras la filmeton kiel edukan lecionaron kun la klarigoj de instruisto. La filmoj estas apertaj por universitatoj kaj muzeoj. Tiel ke la antikvaĵo revivas inter junaj studentoj, kaj aldonas vitalon por la muzeoj. Li diris:

"Ĉiu filmeto konsistas el ses lecionoj. Ni celas bone rakonti la ĉinajn historietojn. La dokumentaĵoj havas la kapablon etendigi la orientan estetikon. Mi bedaŭras, ke nun estas multaj filmoj pri metiartistoj, sed mankas al ili la metiartoj."

Li diris, ke li faros la dokumentaĵojn en versioj de kelkaj lingvoj. Li ĝojas (ekster si) renkonti Esperanton, kiu eble povos esti unu el la versiaj lingvoj.

Bela poezia vivo neniam disiĝas de la originala vivo, kvazaŭ tio, ke la industria alkoholaĵo povas biokonverti la gradon de brando sed neniam eligi la puran aromon de miljara fermentado. La maŝinproduktita te-poto kvankam helpas forsoifigi, sed neniam efikas refreŝigi. LV Junfa diris, ke li faras aferon kun temperaturo varma:

"Dum la diskonigado montriĝas la valoro de metiartistoj, la valoro de desegno kaj valoro de tempo. Revenigi la ĉeftajdan kulturon kaj revekigi la ĉinan estetikon. Ni titolas nin Hi-metiartoj, 'Hi' signifas alvokon."

Ĉinio perdis ne malmultajn siajn metiojn, sed la perditaj metioj probable troviĝas en Japanio kaj Koreio. Lastajn jarojn, ĉinoj aĉetas multajn siajn objektojn en eksterlandoj.

Li rakontis historieton. La heroo de la historieto estas ĉina knabino, kiu studas en Japanio. Hazarde, ŝi trovis, ke en Japanio tre popularas fera poto por te-trinkado, sed en Ĉinio preskaŭ nevideblas la spektaklo uzi feran poton. Infanece ŝi aŭdis de avo, ke fera poto utilas al trinko, ĉar en ĉina te-ceremonio oni postulas la kvin elementojn: oro, ligno, akvo, fajro kaj fero. Fera poto kompletigas la postulon dum la tetrinkado. Ŝi do decidis studi la metiarton pri farado de fera poto. Fakte, tia metiarto perdita en Ĉinio, ja estis heredita de ŝia familio ĝis antaŭ kvar generacioj. La estro diris:

"Ĉinio estas lando plena de folkloraj historietoj. Ni rakontas la historietojn per video surrete por serĉi la varmecon kaj amon. Amo estas kovejo de beleco."

La origina maniero kun la metiartoj rilatas al metiartistoj kaj ties animo. Kun la pura animo kaj la simpla arto, ĉinoj retrovas spiriton, kiu alvokas la ideon de metiartistoj kaj vivigas la tradician metiarton ĝis eterneco. Sinjoro LV Junfa esprimis sian deziron, ke Linhai-MINYI ----La Folklora Bazo, estu la forto disvastigi la elstaran kulturon de Ĉinio.

Karaj amikoj, ĵus ni konigis pri Linhai-MINYI, la bazo por disvastigi la folklorajn metiartojn. Temas pri la intervjuo kun la estro LV Junfan. Dankon pro via aŭskulto!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin