Ĉindevena arkitektino desegnos la Bibliotekon Obama

(GMT+08:00) 2016-07-11 13:31:48     Redaktoro:Xiong Linping

Ĵaŭdon, la 30an de junio, farinte sintezon laŭ la usonaj Chicago Tribune kaj Sinovixion Net oni raportis: la usona Blanka Domo ĵaŭdon proklamis, ke la arkitekta oficejo de la novjorka ĉindevena arkitektino Billie Tsien kaj ŝia edzo Tod Williams havigis al si la rajton el elektado desegni la Bibliotekon Obama. Barack Obama, kun granda inklino, faris altan takson pri ilia projekto, traktante "ĝin ne nur eksterordinara en stilo, sed ankaŭ pli escepta en valoro".

La Biblioteko Obama, laŭplane konsumota je 500 milionoj da dolaroj, sin lokos en la suda distrikto de Ĉikago. De la fino de la pasinta jaro, kiam oni komencis varbi projektojn, alvenis sume verkoj de 144 arkitektoj el 25 landoj en ĉiuj partoj de la mondo. En tiuj verkoj 100 venis el Usono mem. Finfine 7 enkadriĝis: 4 el Norjorko, 1 el Ĉikago, kaj 2 el Eŭropo.

La enkadrigitaj arkitektoj prezentis al la geedzoj Obama nur konceptajn projektojn, kiuj ĝis nun ankoraŭ ne estas publikigitaj al la publiko. La arkitektura kritikisto, Paul Goldberger, estas konsilanto de la geedzoj Obama por elekti el kontribuoj. Li mesaĝis: "La procezo celas elekti unu arkitekton, sed ne arkitekturan projekton. Vera desegna procezo devas esti denove komencota."

La Biblioteko Obama estos la unua biblioteko de prezidento en Ĉikago, same kiel unu el la plej prestiĝaj programoj en la arkitektura historio de la urbo Ĉikago. Intertempe, ĝi estos la unua prezidenta biblioteko, kiu sidos en la centro de urbaj kvartaloj ĉefe loĝataj de usonanoj afrikdevenaj.

La konstruado de la Biblioteko Obama komenciĝos en 2017, kiam Obama eksiĝos de la posteno. Nun necesas amasigi kelkcent milionojn da dolaroj por la konstruaĵo. La laboro estos finita en 2020 aŭ 2021.

Sesdekses-jara Billie Tsien naskiĝis en la ŝtato Novjorko. Bakalaŭriĝis ŝi en la Universitato Yale, kaj magistriĝis en la filio de Los-Anĝeleso sub la Universitato de Kalifornio. Ŝi kaj ŝia edzo Tod Williams fondis arkitektan oficejon en la urbo Novjorko. Kaj ili estas profesoroj gaste invititaj en la Universitato de Pensilvanio kaj en la Universitato de Miĉigano. En iliaj famaj verkoj inkludiĝas la Usona Folklorarta Muzeo kaj la Organika Verda Atrio de David M. Rubenstein okaze de la 50a datreveno de la Centro Lincoln.

En 2013 Billie Tsien kaj Tod Williams prenis la usonan nacian artpremion, kiun enmanigis al ili prezidento Obama.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin