Du mil pundoj por nupto de gehundoj

(GMT+08:00) 2016-07-17 14:35:45     Redaktoro:Xiong Linping

La 7an de julio la brita ĵurnalo The Mirror raportis: Alma Padillia, 41-jara virino el la distrikto Granda Manĉestro, Britio, elspezis du mil pundojn por okazigi al siaj amataj gehundoj luksan nupton, kaj eĉ mendis por ili grandan kukon tritavolan kun la bondeziro, ke ili "vivu feliĉan vivon ĝis la fino".

Tiu paro da gehundoj nomiĝas respektive Elvis kaj Bella. Ĉirkaŭataj de aliaj hundoj-amikoj, ili ĝuas luksan festenon, inkluzive de la tritavola kuko. Elvis kaj Bella jam antaŭe akuŝis du idarojn.

Padillia diris: "Kiam mi perceptiĝis pri tio, ke ili nepre kunpasigos sian postan vivon, mi eksciis, ke nun estas tempo por aranĝi al ili geedziĝon. Mi mem neniam edziniĝis, tial mi esperas, ke tiuj gehundoj povos helpi al mi realigi tiun ĉi revon. Kiel bela tago ĝi estas! Mi havis grandan premon, ĉar mi devis esti certa, ke miaj amataj ĝuu perfektan nupton."

La geedziĝa ceremonio de Elvis kaj Bella okazis la 2an de julio en la kampara hunda klubo de Lowton. La mastro de unu el la hundoj, Snezhana White, elparolis: "Ĝi estas tre bela ceremonio. Ĉiu el ni ekscitiĝas pri tiu nupto, kiu unuafoje okazis aparte al gehundoj. Vere mi fieras por tio. Ĝi estas mirinda nupta solenaĵo. Multaj homoj venis de malproksime por ĝin partopreni, kaj ankaŭ multaj hundoj alvenis kiel honoraj gastoj. Estas eĉ specifa tablo, sur kiu plene metiĝas hundnutraĵoj speciale pretigitaj por 'kvarpiedaj gastoj'".

"Ili tiom profunde amas sin reciproke, do en mi leviĝis la revo, tio estas, okazigi por ili nupton. Tial, kiam amikoj proponis helpon al la organizado de nupto, mi sentis, ke mi ĝojas," rakontis Padillia.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin