Mono

(GMT+08:00) 2016-07-18 16:16:34     Redaktoro:Pluveta

Ĉinoj uzis konkojn kiel monon antaŭ 5 000 jaroj. Kun la disvolviĝo de metalurgio, metala monero komencis cirkuli. Tiuj kupreroj originis el ĉiutaga vivo kaj produktado de la ĉina popolo. Ŝpato-formaj moneroj devenis de terkultivaj iloj, kaj tranĉilo-formaj moneroj devenis de fiŝkaptiloj kaj tranĉiloj.  

La moneroj Tong Bao, simbolantaj la titolojn de imperiestra reĝado, cirkulis plej longtempe en la historio de Ĉinio. Oro, arĝento, manĝaĵo kaj teksaĵoj estis iam uzataj kiel mono en Ĉinio. La plej frua papermono, nomata Jiao Zi, aperis en Ĉinio antaŭ pli ol mil jaroj.

Nun la bankbiletoj cirkulantaj en Ĉinio estas la kvina eldono de Renminbi. La aspekto kaj presaj teknikoj estis plibonigitaj en la pasintaj jaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin